LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.
El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.
Macha rapide ekkaptis la spegulon kaj forkuris. Ŝi kuris ĝis la kajuto, kiu estis senhoma. Ŝi eltiris la spegulon el sia pelto kaj rave rigardis ĝin. Ĝi estis simpla ornamaĵo, nur ovforma spegulo ornamita per opaloj. Ŝi ne laciĝis rigardi sin sur la spegulo, kiu redonis ŝian vizaĝon kaj grandajn bluajn okulojn kiel la limpida akvo el la fontoj.
La proksiman tagon ŝi atendis apud la ponto de la kastelo, kaj vespere, kiam la kavaliro revenis hejmen sole, ĉar, pro la rapideco de lia ĉevalo, li postlasis siajn servistojn, li vidis Machan eliri el la arbaro. Ŝi prenis la ĉevalon per la brido kaj prezentis al li la spegulon. Tuj kiam li vidis sian vizaĝon sur la spegulo, li ekkriis: "Malfeliĉo je mi! Estas la Diablo! Estas la diablo kiu konstruis tion, kion vi tenas!"
Li spronis la ĉevalon, la brido estis elprenita el la manoj de Macha, kaj la kavaliro forkuris.
Ŝi revenis al la kastelo kelkajn tagojn sentrafe. La pordo restis fermata.
Macha ploris nokte kaj tage. Ŝi kulpigis la Diablon, pri tio, ke li trompis ŝin, kaj ŝi alvokis lin denove.
La Diablo falis el branĉo de arbo, sur la vojon, tiel, kiel akvero falas de folio post la pluvo.
Macha, plorante, rakontis al li sian malfeliĉon. Nun, ŝi diris, mi estas, per vi, eĉ pli malfeliĉa ol antaŭe. Ĉar mi ne plu havas la konsolon vidi lin. Li ne ĉasas plu en la arbaro, kvazaŭ li timas iajn sorĉojn.
La Diablo ridegis.
Li povas forkuri, mi ja lin prenos. Li apartenas al mi, kune kun vi; ĉar tiu, kiu vidis sin sur la spegulo, estas al mi.
Macha respondis je fiera voĉo: "Esti, aŭ ne esti, al vi estas ne grave. Tiu, kiun mi deziras estas la kavaliro, vi promesis lin al mi, kaj vi ne donis lin al mi. Vi estas perfidulo!"
La ruzulo respondis: "Mi neniam donas ion por nenio."
Macha estis aŭdinta pri kontraktoj kun la Malamiko, kaj ŝi tremegis.
"Kion vi volas por via laboro?" demandis ŝi, per tremante voĉo.
"Preskaŭ nenion!" respondis la Diablo. "Vian Patron!"
"Mian patron!" ekkriis la terurigita fraŭlino.
"Vian patron," respondis la Diablon malrapide.
Macha respondis: "Neniam!"
"Kiel vi volas," diris la ruzulo, kiu tuj malaperis, kvazaŭ englutita de la tero.
Macha revenis hejmen malfeliĉa, decidinte morti prefere ol doni sian patron al la Diablo. Ŝi renkontis la lignotranĉistojn sur la vojo. Ili marŝis unu post la alia, kaj portis la hakilojn sur la ŝultro. Ili akceptis Machon per gajaj krioj....
La kastelo restis silenta ankoraŭ kelkaj tagoj, sed, unu matenon, la servistoj kaj la hundoj trairis la ponton, kaj Macha revidis la belan kavaliron. Li galopis antaŭ ŝi, sen vidi ŝin, kiel ĉiame.
Macha freneziĝis pro kolero, kaj ekkriis: "Al mi, Ho Malamiko! Al mi!"
La longa kaj maldika formo de la Diablo eliris el musotruo. Li metis sian manon kontraŭ la orelo por ricevi la malproksiman galopon de ĉevalo sur la folioj.
"Aŭdu, aŭdu! Tiu estis la bela kavaliro. Li estas via, se vi volas!"
Macha sopiris. La Diablo daŭrigis: "Post kelkaj horoj la bela kavaliro povos aparteni al vi. Sed mi bezonas vian patron!"
"Prenu lin!" ĝemegis Macha.
La ruzulo tiam puŝis ŝin antaŭ si ĝis la Cervo-kruco, en tiu loko laboras la patro de Macha.
Noktiĝis, kiam ili alvenis al la loko. La lignotranĉisto dormis, sur la nuda tero, antaŭ malgranda amaso da ligno kiu brulis, kaj de kiu malrapide supreniris fumo. La koro de Macha fluidiĝis, vidante sian patron, sola, sen defendo, fordonita al la Malamiko per ŝi mem, per lia propra filino. Ŝi deziris ekkrii por veki lin. La hakilo brilis sur la herbo; ĝi defendus lin. Sed nenia sono eliras el ŝia gorĝo.
La Diablo metis sian hok-forman manon sur la ŝultro de la dormanta viro kaj, prenante lin per la piedoj, turnigis lin rapidege ĉirkaŭ sia kapo. Kiam li haltis, la homa formo de la ligno-tranĉisto malaperis, kaj nur restis en la mano de la ruzulo, speco da plata kaj sonora kesto.
"Nun," diris la Diablon, "donu al mi viajn fratojn. La ilo, kiu devos ĉarmi vian kruelan kavaliron ne estas finita...."
"Miajn fratojn," kriis Macha, levigante la brakojn al la kapo pro timego, "neniam!"
Ŝi foriris, malfeliĉa, kaj serĉis Traĵanon, Romon, Konstantenon kaj Liveon, kiuj segis en klaraĵo meze de faligitaj arboj. Ili lasis sian laboron, sed Macha ricevis iliajn salutojn sensente kaj timeme.
Dum la posttagmezo la kvar fraŭloj kuŝiĝis flanko ĉe flanko sur la lignosegejo, por dormi.
Finota.