LA INTERNACIA LINGVO DE HINDUJO.

Originale verkita de George J. Henderson.

Multaj personoj forpelas la ideon de arte-farita lingvo, kiel ne praktikebla propono, kaj anoncas, ke la formado kaj la fondado de tia lingvo estas absurda kaj senespera.

Sed estas ne bone konite, ke la ideo de unu komuna lingvo arte simpligita por uzo inter homoj parolantaj diversajn lingvojn estis jam efektivigita antaŭ tri jarcentoj en la "senmova kaj neprogresema" Oriento!

Lt.-Kolonelo Gordon, sur la Esperanta Gazeto, paĝo 8, montris tiun ĉi fakton al la Esperantistoj, sed la sekvantaj rimarkoj eble interesos iujn.

Unu el la plej grandaj gajnoj iam donacitaj al la Hinda regiono el la Oriento estas la fondo de tiu komuna lingvo, Urdu, aŭ Hindustani.

La celo de Esperanto estas ripeti tiun ĉi historion, kaj donaci al la Eŭropa kaj Amerika civilizacio tion, kio estas longatempe efektivigita por cent milionoj da homoj en la Oriento.

Urdu, aŭ Hindustani, estis, en la komenco, nur miksa dialekto, aŭ ĵargono, kiu devenis en la bazaroj de Delhi post la Mughala venko, kiel komunikilo inter la venkintaj Tartaroj kaj la Hindaj enlandanoj. Sed la unua granda puŝo ĉe ĝia progreso estis donata de la klerega kaj tre potenca imperiestro Akbar, kiu vivis en la deksesa jarcento.

Li tiam pensis, ke estus utile alfari ĝin, kaj fondi ĝin, kiel la oficiala lingvo de lia regno.

Post la forpelo de la Mughala Imperio, kaj dum la Brita okupado, la uzo de Hindustani fariĝis pli kaj pli universala, ĝis hodiaŭ, kiam ĝi estas la komuna komunikilo aŭ internacia lingvo de la Hindujo, meze da Babelo de lingvoj kaj dialektoj, inter tiom da homoj, kiom loĝas en la tuta Eŭropo.

Ĝia nomo Urdu estas Tartara vorto, signifanta "soldataro," el kiu ankaŭ devenas la Angla vorto horde.

En la komenco ĝi estis iom simila al la Lingua Castrensis de la Romaj soldatoj, kaj ĝi ekekzistis pro la natura neceseco por ia komuna dialekto por reciproka kompreno, kiam du popoloj estas kunvenintaj pro komercaj aŭ militaj kaŭzoj, kiuj ne povas sin interkompreni.

Pidgeon-English, Chinook kaj Pennsylvania Deutsch estas nun-ekzistantaj ekzempleroj de tiaj naturaj ĵargonoj, sed Hindustani aŭ Urdu en sia nuna stato, malsimilas tiujn. Ĝi estas en granda parto arte-farita lingvo, ĉar ĝi estis aliformigata kaj alprenata laŭ difinita plano de la Imperiestro Akbar, kiam ĝi estis fondata kiel politika institucio.