CURLY LOCKS

Ho Bukloharuleto,

Mia dolĉa knabineto,

Estu mia edzineto;

Kaj nenia ĉagrenajo

Venos por turmenti vin

Se vi nur akceptos min.

Tiam vi ne pladojn lavos

Nek aliajn taskojn havos,

Sur kuseno mola sidos

Sole min vi ĉiam vidos,

Kaj vi manĝos fragoberojn

Kaj la kremon kaj sukeron.