TAFFY WAS A THIEF

"Taffy" estis Kimro kaj granda rabisto,

Eble li deziris esti la buĉisto,

Ĉar se mi ne restus ĉiufoje ĉe mi

Tre kviete venus fripono tiu ĉi;

Li forŝtelis pecon de l' ostinternaĵo;

Kaj malgrandan pecon de bona bovaĵo.

Tiam iris mi al ties eta domo:

Dormis en la lito la kanajla homo.

Kaj mi multe batis lin sur la kapo lia,

Per armilo bona, bovost' en mano mia.