LITTLE BOY BLUE
Ho veku, ho veku, Bluvesta Knabeto,
Ho venu, ho venu kun via korneto:
En nia herbejo jen estas bovinoj,
Kaj en la grenejo estas ŝafinoj.
Veku, ho veku, dormema knabeto,
Kaj blovu tre laŭte per via korneto.
Ho veku, ho veku, Bluvesta Knabeto,
Ho venu, ho venu kun via korneto:
En nia herbejo jen estas bovinoj,
Kaj en la grenejo estas ŝafinoj.
Veku, ho veku, dormema knabeto,
Kaj blovu tre laŭte per via korneto.