MOTHER HUBBARD
Maljuna Patrino Hubbard', laŭ bona singardo,
Enmetis en ŝrankon pecon da lardo,
Por doni al sia tre bona hundido,
Kaj ankaŭ al sia tre bela katido.
Sed tre malfeliĉe por tiuj dorlotitoj
Estis en ŝranko musoj ne timigitaj;
Kaj ĉar la ŝrank-pordo ne havis fortecon,
La malbonaj musoj formanĝis la lardpecon.