SIMPLE SIMON
Malsaĝa Simono iris foiron,
Kaj je la foiro renkontis la viron,
Kiu al knaboj vendis pasteĉojn
Ankaŭ aliajn bonajn aĉetojn.
Malsaĝa Simono ne havis "Bon-senson"
Ankaŭ ne havis unu "Bon-pencon"
Sed al la viro tre brave li diris,
"Bonvolu, pasteĉon mi multe deziras."
La viro respondis ĝentile al li.
"Unue, vi montru la pencon al mi."