LESSON 28.

Ĉe. Apud.

Ĉe indicates a certain place, time, or point of thought, discourse, etc., as, Li estis ĉe mia patro, He was with my father, or at my father's house. Ĉe la momento, At the moment. Li estis ĉe la pordo, He was at the door, Ĉeesti, To be present.

Apud means close by, beside. It applies to place only, as La knabo staris apud la patro, The boy stood by, or beside, the father.

fundo, bottom.
brako, arm.
torĉo, torch.
serpento, serpent.
statuo, statue.
saliko, willow.
halt-, stop, halt.
ramp-, creep, crawl.
plant-, (to) plant.
multekosta, precious,
valuable.
aŭ ... aŭ, either ... or.

Mi loĝis ĉe ŝia patro. Ĝi falis sur la fundon de la maro ĉe la rompiĝo de la ŝipo. Ĉe lumo de torĉoj. Brako ĉe brako. Kaptis lin kelka timo ĉe la penso. Nenio helpas; oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio. Ŝi ridis ĉe lia rakontado. Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.

Li haltis apud la pordo. La serpento rampis apud ŝiaj piedoj. Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. Mi loĝis en arbo apud via domo. Ŝi plantis apud la statuo roza-ruĝan salikon. La apudvojaj arboj.

LESSON 29.

En.

En means in, inside; when n is added to the noun which it precedes, it means into, as Kie vi estas? Mi estas en la domo. Kien vi iras? Mi iras en la ĝardenon. Where are you? I am in the house. Where are you going? I am going into the garden. Malamiko venis en nian landon, An enemy came into our country.