| Hispanujo, Spain. humoro, humour, temper. paco, peace. pinglo, pin. nasko-tago, birthday. faruno, flour. parto, part. | muel-, grind. turn-, turn. divid-, divide. do, then. ĝuste, exactly, just. kvazaŭ, as if. |
La birdo flugas en la ĉambro ( = ĝi estas en la ĉambro, kaj flugas en ĝi). La birdo flugas en la ĉambron ( = ĝi estas ekster la ĉambro, kaj flugas nun en ĝin). Mi vojaĝas en Hispanujo. Mi vojaĝas en Hispanujon. Kion do fari en tia okazo? Mi estas en bona humoro. Li murmuretis al la reĝino en la orelon. En sekvo de tiu ĉi okazo. Mi preferus resti en paco tie ĉi. Ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro. Li ekrigardis en la okulojn de la infano. Li estis bela granda viro en la aĝo de kvardek jaroj. En la daŭro de mia tuta vivo. En la fino de la jaro. Mano en mano. Enirinte en la vagonon, ŝi sidis kvazaŭ sur pingloj. La greno mueliĝas en farunon. Aleksandro turniĝis en polvon. Li dividis la pomon en du partojn.
LESSON 30.
Inter. Ekster. El.
Inter means between, among, or amongst. It is largely used as a prefix, as interparoli, to converse; internacia, international; interkonsento, agreement; sin intermeti, to interfere.
Ekster means out of, outside, as ekster danĝero, out of danger. It is used as a prefix, as eksterordinara, extraordinary.
El means out of. It applies (i.) to place, signifying motion from, as, Mi eliris el la domo, I went out of the house. (ii.). Chosen from among, as, Unu el miaj infanoj, One of (from among) my children. (iii.). Made out of, as, Tiu ĉi ŝtofo estas farita el lano, This cloth is made (out) of wool. El is used as a prefix, and means out, outright, or thoroughly, as, Elfosi, to dig out; Ellerni, to learn thoroughly.
| kolono, column, pillar. marmoro, marble. figuro, figure. muro, wall. kanapo, sofa. arto, art. viveco, liveliness. | krono, crown. uzo, use. okazo, occasion. alfabeto, alphabet. divid-, divide (something). produkt-, produce. interne, inside. |
Inter Rusujo kaj Francujo estas Germanujo. Ili dividis inter si dekdu pomojn. Inter la deka kaj dekunua horo matene. Inter la kolonoj staris marmoraj figuroj. Apud la muro inter la fenestroj staris kanapo. Longe ili parolis inter si. Ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto. En la intertempo inter la paroloj oni produktas artajn fajrojn.
Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. Li estas ekster la pordo. Nun ni estas ekster danĝero. Li loĝas ekster la urbo. Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. Li montris eksteren en la mallumon. Mi lasis lin ekstere. La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno.