Anstataŭ li, oni sendis lian fraton. Anstataŭ eliri, li restis en la domo. Okulo anstataŭ okulo, kaj dento anstataŭ dento. Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero sed sen kremo. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).
En la salono staris neniu krom li kaj lia fianĉino. Krom la malplena teksilo nenio estis. Krom ni mem, ni havis tre malmulte por enporti. Ŝi volis havi, krom la ruĝaj floroj, nur unu belan statuon. Ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo. Krom la membroj alveturas multe da gastoj.
LESSON 40.
Malgraŭ. Spite. Po. Je.
Malgraŭ means in spite of, notwithstanding, as Li sukcesis malgraŭ ĉio, He succeeded in spite of everything.
Spite is a stronger expression than "malgraŭ"; it means in defiance of all opposition, despite, as Li faris tion, spite la malpermeso, He did that, in spite of being forbidden.
Po means at the rate of, as Mi aĉetis dekduon da ovoj po unu penco, I bought a dozen eggs at (the rate of) a penny (each). Poduone, by halves. Po grande, wholesale; po malgrande, retail.
As already said (see Lesson 26), je is the only preposition which has no meaning of its own. It is used when a preposition is needed, and none of the others properly expresses the idea, as La kruĉo estas plena je (or, de) akvo, The jug is full of water. Mi enuas je la hejmo, I am tired of home.
| mastrumaĵo, household
affairs. fungo, mushroom. senco, sense, meaning. regulo, rule. klareco, clearness. akuzativo, accusative. nobeleco, nobility (of birth). | honoro, honour. libereco, freedom, liberty. kulpo, fault. simila, similar, like. komuna, common to. kri-, cry. sopir-, sigh for, long for. ekzemple, for example. |
Li multe laboris, sed malgraŭ ĉio, li ne sukcesis. Estis ankoraŭ sufiĉe varme, malgraŭ ke la suno staris malalte. Ili estos severe punataj, se ili, malgraŭ la malpermeso, pekos kontraŭ la libereco de la vojo. Spite ĉiuj miaj penoj por malhelpi lin, li foriris.