Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. Ili povas kosti po tri ĝis kvin ŝilingoj. Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial se mi legos en ĉiu tago po dekkvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. Mi aĉetis kvar librojn po ses pencoj.
Ni estis nur okupitaj je kelkaj mastrumaĵoj. La konstruo estas simila je fungo. Ili forkuris, kiam la virino ekkriis je ili. Je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj. El timo je Karagara mi forkuris. Ŝi estis tre fiera je sia nobeleco. La hundo sincere malĝojis je li. Neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna knabino. Je vorto de honoro.
40a.
Se ni bezonas uzi prepozicion, kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je." Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto "je" ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio.—Mi ridas je lia naiveco (aŭ, mi ridas pro lia naiveco; aŭ mi ridas lian naivecon).—Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ, la lastan fojon).—Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.—Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ, mian perditan feliĉon).—El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t.e.=tio estas, ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataŭ, "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon," sed ni devas diri ĉiam "pardoni al la malamiko lian kulpon."
LESSON 41.
Suffixes -aĵ-, -ec-.
-aĵ- denotes a thing (i.) made from or of the substance named, or (ii.) having the quality or character named, or (iii.) resulting from the action expressed by the word to which it is added, as Ovo, an egg, ovaĵo, something made of eggs, an omelette; Mirinda, wonderful, mirindaĵo, a wonderful thing, a wonder; Trovi, to find, trovaĵo (or, trovitaĵo), a thing found.
-ec- denotes quality; it forms the name of a quality; as, Bona, good; boneco, goodness. Riĉa, rich; riĉeco, richness. Akurata, accurate, prompt; akurateco, accuracy. Mola, soft; molaĵo, a soft thing; moleco, softness. Amiko, a friend; amikaĵo, a friendly act; amikeco, friendliness, friendship. Eco, quality.
| kuko, cake. ligno, wood (substance). alkoholo, alcohol. araneo, spider. ceremonio, ceremony. heroo, hero. frandaĵo, a dainty. acido, acid. vinagro, vinegar. sulfuro, sulphur. azotacido, nitric acid. | lago, lake. objekto, object, thing. tren-, drag. fotograf-, photograph. konfit-, preserve with sugar. pak-, pack. la ceteraj, the rest, remainder. mirinda, wonderful. peza, heavy. oportuna, convenient. |
La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. Akvo estas fluidaĵo. Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian malklaraĵon. Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj. Mi manĝis bongustan ovaĵon. Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo. La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj. La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. Mi uzas nenian alkoholaĵon. Lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo. "Malbonan eksteraĵon li havis," respondis la hebreo. Ŝi pripensis la faritaĵojn de la tago pasinta. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo. La trenaĵo de la vesto estis longa. Ili sin movas, kiel vivaj estaĵoj.