Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. Lia heroeco tre plaĉis al mi. Mi vivas kun ili en granda amikeco. Ni estas ja en la proksimeco de la rivero. Tio ĉi estas la plej grava eco. Kortega ceremonio postulas maloportunecon. La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda.
En tiuj ĉi boteletoj sin trovas (troviĝas) diversaj acidoj, vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. La alteco de tiu monto ne, estas tre granda.
LESSON 42.
Suffixes -ej-, -uj-, -ing-.
The suffix -ej- denotes a place specially used for a certain purpose, as Tombo, a tomb; tombejo, a cemetery. Ĉevalo, a horse; ĉevalejo, a stable. Mallibera, captive malliberejo, a prison.
-uj- denotes that which contains or produces, or bears (as countries, fruit-trees, receptacles, etc.), as Anglo, an Englishman: Anglujo, England. Hispano, a Spaniard; Hispanujo Spain (lando is also used, as Skotlando). Pomo, an apple; pomujo, an apple tree (arbo is also used, as pomarbo). Abelo, a bee; abelujo, a beehive. Sukerujo, a sugar-basin; Ujo, a receptacle.
-ing- signifies a holder, case, or sheath for one thing, as Fingro, a finger; fingringo, a thimble. Piedo, a foot; piedingo, a stirrup. Glavo, a sword; glavingo, a sword-sheath. Ingo, a sheath.
| skatolo, box. hufo, hoof. pantalono, trousers. cigaro, cigar. tubo, tube. monaĥo, monk. magazeno, magazine, warehouse. | objekto, object, thing. glavo, sword, konsil-, counsel, advise. ŝvit-, sweat, perspire. sorb-, absorb. ban-, bathe (oneself or another). |
La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. La kuiristo sidas en la kuirejo. La kuracisto konsilas al mi iri en ŝvitbanejon. La ĉevalo metis unu hufon sur serpentejon. La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj. Li venis en sian loĝejon. Li haltis apud la pordego de la monaĥejo.
La rusoj loĝas en Rusujo, kaj la germanoj en Germanujo. Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono, kaj inksorbilo. En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. Metu sur la tablon la sukerujon, la teujon, kaj la tekruĉon.