Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. Skatoleto, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribadi, estas plumingo. En la kandelingo sidis brulanta kandelo.
LESSON 43.
Ge-, bo-, -id-, pra-, -ĉj-, -nj-.
The prefix ge- signifies both sexes taken together, as gepatroj, parents. Gefratoj, brothers and sisters. Gereĝoj, king and queen (the word formed is, of course, always plural).
The prefix bo- denotes relationship by marriage, as bopatro, father-in-law; bofilo, son-in-law.
The suffix -id- signifies the offspring or descendant, as Reĝo a king; reĝido, a king's son, a prince. Kato, a cat; katido, a kitten. Ŝafo, a sheep; ŝafido, a lamb.
The prefix pra- means of generations ago, great-, grand-, as, avo, grandfather; pra-avo, great-grand-father. It is also used for descendants, as pra-nepo, great-grandson. Praa, primitive or primeval.
The suffix -ĉj- is added to men's names and -nj- to women's names to form pet names, part of the name being left out, as Petro, Peter; Peĉjo, Pete. Klaro, Clara; Klanjo, Clarrie. Paĉjo (from patro), papa; panjo, mamma.
| altaro, altar. parenco, relation. doktoro, doctor (law, etc.). stato, state, condition. koko, cock. | gratul-, congratulate. deven-, originate, descend from. adres-, address (a letter). telegraf-, telegraph. |
Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. Petro, Anno, kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni. La gefianĉoj staris apud la altaro. Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. La gereĝoj forveturis Kordovon. Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.