La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. La edzino de mia nevo, kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.

La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj. La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido nematura koko, bovido nematura bovo, birdido nematura birdo. Tiu bela tero trovis sin en tre praa stato.

Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo, aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo, aŭ Vilĉjo, aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).

LESSON 44.

Suffixes -ebl-, -ind-, -em-.

These three suffixes are used to form adjectives.

-ebl- means possible to be what the word to which it is added signifies, as Vidi, to see; videbla, able to be seen; Aŭdi, to hear; aŭdebla, able to be heard, audible; Movi, to move; movebla, movable; Ebla, possible; eble, possibly.

-ind- means worthy of what the word denotes, as Honoro, honour; honorinda, honourable, worthy of honour; Honti, to be ashamed; hontinda, shameful; Indo, worth; inda, worthy of.

-em- means having an inclination towards or propensity for, or being disposed towards something as Forgesi, to forget; forgesema, forgetful; Servi to serve; servema, willing to serve, obliging. Ema fond of.

The difference between the three suffixes is shown by the following words:—