Festeno, banquet, (dinner) party.


KOREKTO.

Juna fraŭlino: "Ho, S-ro profesoro! Kion povus rakonti tiu ĉi maljuna kverko, se ĝi povus paroli?!"

Profesoro: "Ĝi dirus: pardonu min, mia fraŭlino, mi ne estas kverko, sed tilio."

Ibid.

Tilio, lime tree.


NAIVECO.

Knabino sesjara havis katon kaj pupon. Iu demandis ŝin, kiun el la du ŝi preferas. Ŝi ne volis respondi, fine ŝi diris al li en la orelon: "Mi preferas mian katon, sed ne diru, mi petas vin, tion al mia pupo."