El Unua Legolibro de Kabe.
HAWKE.
Kiam la fama angla admiralo Hawke estis ankoraŭ knabo kaj la patro unuafoje prenis lin sur ŝipon, li admonis lin bone konduti kaj aldonis: "Tiam mi esperas vidi vin kapitano." " Kapitano!" ekkriis la knabo. "Kara patro, se mi ne esperus fariĝi admiralo, mi ne konsentus esti maristo."
Ibid.
Admoni, to admonish; konduti, to behave (oneself).
EFIKA RUZO.
Iu vilaĝano petis sian tre avaran najbaron, ke li metu sur la limon inter la du ĝardenoj palisan barilon, ĉar la najbara kokinaro vagadis dum la tuta tago en lia ĝardeno.
Tamen la avarulo rifuzis, kaj jam la najbaro intencis alvoki la helpon de la juĝistoj, kiam li ŝajne kontenta kvietiĝis.