Subite, je ĉies miro, oni ekvidis la malamatan avarulon starigi tre fortan lignan barilon.
"Sed, amiko," demandis la vilaĝanoj, "rakontu kiamaniere vi atingis tion."
"Nu, tre simple," li diris. "Iun matenon mi sendis al la najbaro tri aŭ kvar ovojn, dirante, ke liaj kokinoj demetis ilin en mia ĝardeno. Jam la sekvintan tagon li komencis konstrui la barilon. Tio estas ĉiam pli malkara, ol doni okupadon al la advokatoj."
El Tutmonda Anekdotaro.
Peti, to beg; limo, boundary; paliso, palings; vagi, to wander; alvoki, to invoke; ŝajne, apparently; subite, suddenly; kvieta, quiet; advokato, lawyer.
JUPITERO KAJ ĈEVALO.
— Patro de l' bestoj kaj de l' homoj!—diris ĉevalo, proksimiĝante al la trono de Jupitero—oni diras, ke mi estas unu el la plej belaj bestoj; mi mem kredas tion, tamen ŝajnas al mi, ke multon en mi oni devus plibonigi.
— Kion laŭ via opinio oni povus plibonigi en vi? Parolu, mi estas preta lerni de vi—diris Jupitero ridetante.
— Eble mi kurus ankoraŭ pli rapide, se miaj piedoj estus pli longaj kaj pli maldikaj; longa cigna kolo ornamus miri; pli larĝa brusto pligrandigus miajn fortojn; kaj ĉar vi destinis min por porti vian favoratan, homon, vi povus sur mian dorson meti pretan selon.