El Nord-germanaj Rakontoj.

La ventego kriegis kaj bruegis dum la malluma nokto kaj blovege pelis la foliojn antaŭ si. Kia sonado estis en la aero! De malproksime venas la ventego, el la regiono, kie estas la altaj montoj kaj la granda akvo, el la malvarma nordo. Ĉio, kion ĝi ekkaptas dumvoje, devas kunflugi. Ĝi pelas la foliojn alten, tiel ke ili kirle flugas kaj en sia timo saltas unu super la alia. Jen ĝi permesas al ili dum memento rekonsciiĝi, ili opinias, ke nun ĉesis la sovaĝa pelado, ke ili povas trankvile malleviĝi teren—jen la sovaĝulo ree ekkaptas ilin kaj la ludo denove komenciĝas. Nun ĝi estas en la torfejo; tie ĝi trovas nenion kun kio ĝi povus petoli; tiam ĝi atakas pluvnubon kiu ĵus volis ekpluvi—puŝegas en ĝian flankon, ĝis ĝi tuj disflugas. Jen la blovulo venas en la arbaron kaj furiozas inter la arboj, kiuj ĝemas kaj krakas. Ankoraŭ salton, kaj nun ĝi estas ĉe la lerneja domo, kiu staras kaŝite en arbetaĵoj inter la du vilaĝoj. Ho, kiel ĝi ĝojkriegas ekvidante la malnovan kadukan domon! Tie ĉi mi devas eniĝi! Per ĉiuj pordoj ĝi bruegas kaj skuas ilin, provante malfermegi ilin. Sed vane. Eĉ ne la lignan kovrilon de la truo en la frontono ĝi povas deŝiri, kvankam la rustiĝintaj hokoj preskaŭ ne plu povas teni ĝin. Sed almenaŭ ĝi klakas kaj frapegas per ĝi tiom, ke la edzino de la instruisto vekiĝas.

Heinrich Bandlow.

Nordo, north; kirli, to whisk, to twirl; konscii, to be conscious; opinii, to be of opinion; torfo, peat; petoli, to play, tease; furiozi, to rage; ĝemi, to groan; kraki, to crack, crackle; kaduka, decayed, infirm; skui, to shake; vane, in vain; frontono, gable, fronton; rusti, to rust; hoko, hook; klaki, to clack, clap.


EN PIRIN.

El Bulgaraj Rakontoj.

Klime perdis la vojon, la blovegoj estis kovrintaj ĉion: valojn, montetojn, vojojn, kampojn. Li eliris hieraŭ ĉe bona vetero el la vilaĝo, kaj nun ?... Dum tutaj horoj li vagadis en Pirin-monto kaj li ne scias, kie li troviĝas, kien li iras, kion li renkontos. Li komprenis nur unu: ke malproksime, malproksime li estas de sia vilaĝo, en nekonataj montaj dezertoj, en la regno de l'sovaĝaj bestoj kaj de la pereo...

Subite li ekvidis tra la krepusko multajn nigrajn ombrojn, kiuj iris senbrue sur la neĝo. Kio estas tio ĉi? Ĉu lupoj? Ili estas tuta aro kaj venas de la dekstra flanko; ili bojas... Li ekkuregas. La malsata aro rapide lin sekvas kun sovaĝaj bojoj... Kiom da tempo li kuris, li ne memoras... Antaŭ li ĉiam nudaĵo, ĉiam dezerto, ĉiam neĝa kampo. Subite Klime vidas, ke antaŭe ekmoviĝas io, lumaj punktoj brilas kaj lin renkontas: la bestaro elsendis kelkajn lupojn por fermi lian iradon... Klime vidis teruran, neeviteblan morton... Tiam li ree ekkuregis kiel frenezulo maldekstren, al nova direkto, sur ia krutaĵo malsupren, kaj post li la lupoj... Li dufoje implikiĝis je sia skarpo, kiu trenis, kaj li ekfalis. Troviĝinte en la valo, Klime ĝoje vidis, ke li eniras en ian vilaĝon... Kia ĝi estas, ĉu pomaka, ĉu kristana,—li ne pensas, ĉar la luparo lin persekutas eĉ tien ĉi. Ĝi iras post liaj kalkanoj... Li enŝoviĝis en ian pordegon, kiun, verŝajne, la ventego malfermis, kaj li alkuris al la fenestro, kiu lumis. Kaj la lupoj ankaŭ kuras post li. Klime ŝovis malĝentile la pordon kaj eniris en nekonatan domon. Li ekĝemis: li vidis bulgaran, kristanan domon, kaj la sanktfigurujon, kaj antaŭ ĝi la sanktlampeton...la flamo malklare briletis kaj estingiĝis ankoraŭ. El la krepusko eliris iaj homoj. Li ĉirkaŭrigardis mirege. Kie li troviĝas?

Subite Klime ekscias, ke li estas en sia hejmo.