La Ĉiopovanto estis direktinta liajn vagadojn al lia vilaĝo, al lia domo, kiam li pensis, ke li iras en tute malsaman direkton.

Ivan Minĉev.

[Footnote: "Pomako" estas bulgaro fariĝinta mahometano.]

Klime, man's name; blovego, storm; valo, valley; sovaĝa, wild; krepusko, twilight; boji, to bark; nuda, bare; punkto, point; eviti, to avoid; freneza, crazy; impliki, to entangle; skarpo, scarf; persekuti, to follow in order to harm; ŝovi, to shove, push; verŝajne, apparently; estingi, to extinguish.


SOMERA PLUVADO.

El Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj.

Estis premante varmege, la aero vibris pro varmo, kaj krom tio estis tiel kvieta, nenio alia sin movis, ol la kokcineloj tie sur la urtikoj, kaj kelke da velkitaj folioj, kiuj kuŝis sur la herbo kaj kurbigis sin kun etaj ekmovoj, kvazaŭ kuntiritaj de la sunaj radioj.

Kaj tiu homo sub la kverko, li kuŝis spiregante kaj melankolie, senespere li rigardis supren al la ĉielo. Li kantetis iom, kaj cedis, fajfis per la buŝo kaj cedis ankaŭ je tio, turnis kaj returnis sin, rigardis malnovan talpan teraltaĵeton, kiu tute helgriziĝis pro sekeco. Subite eta, ronda, nigra makulo vidiĝis sur la griza tero, ankoraŭ unu, du, tri, kvar, multaj, ankoraŭ pliaj, la tuta altaĵeto fariĝis malhelgriza. La aero estas nur longaj, malhelaj strekoj, la folioj kliniĝis kaj balanciĝis, sibleto, plilaŭtiĝante ĝis siblego, sonis,—akvo fluegis teren.

Ĉio briletis, fajretis, kraketis. Folioj, branĉoj, trunkoj, ĉio brilis de akvaĵo, ĉiu guteto falanta teren, herben, ŝtonen, ĉien, disrompiĝis kaj disŝprucis en milojn da etaj perloj. Malgrandaj gutoj pendis tie iom da tempo kaj fariĝis grandaj gutoj, malsuprenfalis tien ĉi, unuiĝis kun aliaj gutoj, formis fluetojn, malaperis en sulketojn, enfluis grandajn truojn kaj elfluis malgrandajn, forkondukis polvon, lignaĵetojn kaj foliopecojn, fiksiĝis sur rifojn kaj denove liberiĝis, turniĝis kaj ree surrifiĝis. Foliojn, ne estintajn kune de la tempo, kiam ili estis burĝonoj, kolektis la akvaĵo; musko, neniigita de sekeco, ekŝvelis kaj fariĝis mola, ĉifa, verda kaj sukplena; kaj ŝimo kiu preskaŭ fariĝis polvo, disvastiĝis en graciaj makuloj, kun brilo kiel silko. La konvolvoloj lasis plenigi siajn blankajn kalikojn ĝis la rando, interpuŝis ilin kaj verŝis la akvon sur la kapojn de l' urtikoj. La dikaj, nigraj arbarlimakoj afablege rampis antaŭen kaj rigardis danke la ĉielon.