Ni komprenis. La barilo, malzorge konstruita el kurbaj bastonoj, estis io pli grava, ol limo de kampara propraĵo...

Ĉi tiu barilo apartigis du naciojn, du landojn, du civilizaciojn.

La sekalo, kreskanta post ĝi, estis jam germana sekalo; la cejanoj, kiuj, kiel bluaj lumetoj, bruletis inter la spikoj, estis jam germanaj cejanoj.

Germana estis eĉ la vento, fluganta de tie kune kun la miela odoro de l'konvolvoloj...

Kompreneble, Anjo devis rifuzi al si la riĉigon de sia bukedo per germanaj floroj kaj ŝi tuj sciigis pri ĝi la laŭte demandantan viron.

Li reiĝis domon trankviliĝinta, sed sendube dek kelkaj paroj da viglaj, kvankam nevideblaj okuloj observis ĉiujn niajn movojn.

Kun stranga sento ni komencis rigardi ĉirkaŭe.

—Kial?—demandis Anjo, larĝe malfermante la okulojn—sekve la spiko, kiu elkreskis tie ĉi el grajno alportita de tie de la vento, estas nia, sed milionoj da aliaj spikoj, ĝiaj fratoj, estas fremdaj nur tial, ke ili kreskas unu paŝon pli malproksime?

Mi penis klarigi al ŝi, ke tio ĉi estas tute natura, eĉ necesega.

—Por kiu?