Anstataŭ respondo mi levis la ŝultrojn.
Okupataj de la penso pri la divido, ni turnis la okulojn al la ĉielo, serĉante ankaŭ sur ĝi liman linion.
Sed la ĉielo estis nur unu, nedividita.
Ni rigardis la sunon.
Ankaŭ la suno estis nur unu, nedividita.
En la sama momento papilio, kiu sidis proksime de ni sur la barilo kaj jen etendis, jen altiris siajn ruĝajn flugiletojn kun arĝenta subaĵo, rapide leviĝis kaj transflugis al la germana flanko.
Ĝi longe flirtis tie super la balanciĝantaj spikoj kaj trovinte amikon aŭ amikinon ankoraŭ pli trankvile revenis.
Samtempe kelke da hirundoj, antaŭsentante proksimiĝon de fulmotondro, komencis kun laŭta pepado rondflugi malproksimen kaj senpune trans la limon...
— Vi vidas!—ekkriis Anjo kun infana triumfo.— La hirundoj kaj papilioj no konsentas la "necesecon," pri kiu vi tiel sage parolis.
Ĉi tiuj senkonsideraj vortoj malĝojigis min.