— Ah, Anjo, Anjo!—diris mi riproĉe,—ĉu vi forgesis, ke la homo estas pli saĝa kreitaĵo, ol la flirtemaj birdoj kaj papilioj senpripensaj?...
Wiktor Gomulicki.
Greno, corn; placo, place, square; apogi, to lean on; ombrelo, umbrella, parasol; sojlo, threshold; laŭta, loud; sekalo, rye; cejano, corn bluebottle; mielo, honey; bukedo, bouquet; paro, pair; spiko, ear of corn; linio, line; papilio, butterfly; flirti, flutter, wave; fulmo, lightning; tondro, thunder; pepi, to chirp.
PRINTEMPO VENOS.
| Se la naturo rigidiĝas De prem' de l' vintro frostiganta, Se tute per la neĝ' kovriĝas Je longe tero ekdormanta, Amiko kara! vi ne ploru: Printempo venos kaj somero, Ke la naturo ree floru, Ke verdu, reviviĝu tero. |
A. Naumann.
LA VOJO.
|
Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuraĝe ni iras. Simile al stelo en nokta ĉielo, Al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita Ĝi estas, la voj' elektita. Nur rekte, kuraĝe, kaj ne flankiĝante Ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino, kaj la pacienco— Jen estas la signoj, per kies potenco Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam laciĝas, Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,— Ni semas kaj semas konstante. "Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas,— "Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antaŭen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos." Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj Velkantajn foliojn deŝiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli freŝan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro, Obstine ĝi paŝas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita! Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante Ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino, kaj la pacienco— Jen estas la signoj, per kies potenco Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. |