Vocabulary.
|
bord-o, bank, shore. brak-o, arm. fabrik-i, to manufacture. krut-a, steep. lan-o, wool. mebl-o, piece of furniture. pas-i, to pass (intrans.). pitoresk-a, picturesque. |
pont-o, bridge. sonor-i, to ring (intrans.). surtut-o, overcoat. sving-i, to swing, to brandish. ŝip-o, ship. ŝton-o, stone. vapor-o, steam. vetur-i, to travel (in a vehicle). |
SUR LA VAPORŜIPO.
Unu el la plezuroj de la kampara vivo konsistas el la multenombraj (numerous) okazoj por veturi ĉien, kien oni volas iri, per kvietaj pitoreskaj vojoj. Ni havas ankoraŭ unu (still one, yet another) okazon por plezuro en nia vilaĝo, ĉar ni povas veturi per vaporŝipo sur la bela lago ĉe kies bordo kuŝas la vilaĝo. Hieraŭ du kuzinoj venis por viziti ĉe ni, kaj tuj post la tagmanĝo ni decidis promeni laŭ tiu pitoreska vojeto al la lago. Kiam ni alvenis al la lago, ni rimarkis ke beleta vaporŝipeto estis ĵus forironta. Tial mi aĉetis tri biletojn, kaj kiel eble plej rapide ni suriris la ŝipeton. La sonoriloj (bells) estis jam sonorintaj, kaj tuj post kiam ni transmarŝis la ponteton, de la tero al la planko de la ŝipeto, oni forprenis la ponteton. Kelkaj personoj kiuj estis ankoraŭ sur la tero kuris kun granda rapideco al la ponteto. Ili svingis la brakojn kaj la ombrelojn tre energie, sed la ŝipeto ne atendis eĉ unu minuton. La personoj ŝajnis tre koleraj pro sia malfrueco, kaj ankoraŭ pli koleraj pro la trankvila foriro de la ŝipeto. Ĉiu sur la ŝipeto ridetis, ĉar la koleremo (irascibility) estas ĉiam amuza. Tiam ĉiu komencis sin amuzi tiel, kiel li deziris. Mi estis kunportinta dikan lanan surtuton, sed pro la varmeco de la vetero mi ne bezonis ĝin, kaj lasis ĝin sur apuda seĝo. Ni atendis kun plezuro por vidi la krutajn montetojn kiuj estos videblaj tuj kiam la ŝipeto estos pasinta preter malgranda arbaro. La pitoreskeco de la belaj montetoj estas difektota, ĉar grandaj fabrikejoj estas jam konstruataj ĉe la montpiedoj. La ŝtonoj por la muroj jam kuŝas pretaj apude, kune kun grandaj stangoj kaj aliaj pecoj da ligno. Tie oni fabrikos tablojn, seĝojn, kaj aliajn meblojn el zorge elektita ligno.
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. It is difficult in every way to select a present for a child who already possesses enough toys. 2. In a toy-shop yesterday I examined the dolls made out of woolen cloth and other material, and also looked at the various little animals. 3. There were ponies, little dogs and little lions and camels. 4. There were also little sets of furniture (126), which consisted of tables, sofas and chairs. 5. On the tables were small plates containing vegetables, fruits and roast (189) meat, entirely made out of colored paper. 6. There were also little cups and tumblers of thin glass, into which one could pour water or milk. 7. As (ĉar) one dollar was all (194) of the money which I had in my purse, I left the shop. 8. I walked along a stony picturesque path toward the lake, swinging my overcoat on my arm, while I thought over (pripensis) the difficulty, and tried to decide what sort of present to choose. 9. The steamboat to B—— was just leaving, so I went across the footbridge (ponteto) on to the pretty little ship, while its bells were ringing, and rode an hour in the open (libera) air. 10. The shore which we passed is very picturesque, but its beauty is about to be spoiled, for a large furniture factory is going to be built between that steep hill and the lake. 11. Its proximity to the water is necessary, for water-power (akvoforto) will be used.
LESSON XLIII.
THE INDEFINITE PRONOUN.
203. The indefinite pronoun (and pronominal adjective) iu, any one, a certain one, presents the idea of some person or thing, without definitely characterizing it:
Mi parolas pri iu, kiun vi konas, I am talking about a certain one whom you know.
Mi vizitis iujn el viaj amikoj, I visited some of your friends.
Mi havas kelkajn pomojn, sed iuj ne estas bonaj, I have several apples, but certain ones are not good.
Iuj pontoj estas bone faritaj, some bridges are well made.