Dio faris la mondon feliĉan, God made the happy world.
Mi lasis la knabon trankvilan, I left the calm boy.
Mi trovis la jam faritan truon, I found the already made hole.
Mi lasis ilin bone punitajn, I left those who had been well punished.
211. A noun may be used similarly in predicate relation after a transitive verb, as well as after an intransitive verb (20):
Ŝi nomis sian filinon Mario, she named her daughter Mary.
Oni elektis tiun reprezentanto, they elected that one representative.
Mi vidos lin venkinto, I shall see him a conqueror.
Mi trovis lin ŝtelisto, I found him a thief.
Cf. the examples given and the following sentences using the same words in apposition (48) or attributive relation (13):
Ŝi nomis sian filinon Marion, she named (mentioned) her daughter Mary.
Oni elektis tiun reprezentanton, they elected that representative.
Vocabulary.
|
anonc-i, to announce. ia, some kind of (208). ie, somewhere (209). just-a, upright, just. klar-a, distinct, clear. kresk-i, to grow. oportun-a, convenient. |
paŝt-i, to feed (flocks, etc.). plend-i, to complain. proces-o, legal process. rajt-o, right, privilege. ripar-i, to mend, to repair. sufer-i, to suffer. ŝnur-o, string. |
LA ĈEVALO KAJ LA SONORILO.
Unufoje en malgranda urbeto (town) en Italujo, la reĝo, kiun oni estis nominta Johano, metis grandan sonorilon en la vendejon. Li anoncis ke ĉiu plendanto pri maljusteco havos la rajton alvoki (to summon) juĝiston per tiu sonorilo. Tiam la juĝisto faros proceson en la juĝejo pro tiaj plendantoj. Oni multe uzis la sonorilon, laŭ la anonco de la reĝo, kaj multe da plendantoj ricevis justecon. Sammaniere, granda nombro da maljustuloj estis punata per ĝia helpo. Kiam okazis ke iu homo montris sin maljusta al alia, ĉi tiu anoncis la aferon per la oportuna sonorilo. Kiam iu faris la edzinon malfeliĉa, la sonorilo tuj sonoris por anonci ŝiajn suferojn, kaj por alvoki la juĝiston. Fine, oni tiom uzis la sonorilon justecan, ke la ŝnurego (rope) estis tute eluzita, kaj ĝia lasta uzinto okaze forrompis ĝin. Sed iu preterpasinto vidis la duonon de la ŝnurego kuŝanta sur la tero, kaj riparis ĝin per kelkaj branĉetoj de apuda arbo. Li pensis en si "Iu plendonto nun trovos ĝin preta por esti uzata." Rimarkinde, la branĉetoj ne velkis, sed restis verdaj, kaj kreskis kiel antaŭe.
En la sama urbo loĝis riĉulo kiu estis forvendinta preskaŭ ĉiom de siaj domoj, ĉevaloj, ĉevaletoj, ĉevalidoj, hundoj kaj multekostaj vestoj, ĉar en sia maljuneco li amis nur la monon, kaj tiun li amegis. Li ankoraŭ posedis nur unu maljunan ĉevalon, kaj fine li forsendis eĉ tiun, por sin paŝti laŭ la vojo. En la daŭro de la tago, la ĉevalo ekrimarkis la branĉetojn kreskantajn sur la ŝnurego de la sonorilo. Tuj ĝi kaptis la branĉetojn, por manĝi ilin, kaj tuj la juĝisto aŭdis la sonorilon klare sonoranta. Li rapidis al la vendejo, kaj laŭte ekridis kiam li vidis ies ĉevalon tie. Li decidis puni la riĉulon ĉar tiu ĉi ne donis sufiĉe por manĝi al la maljuna militĉevalo.