c. A word formed from a noun-root by means of the suffix -aĵ- indicates a thing made or derived from that which is expressed in the root:
|
sukeraĵo, a sweet, confection. ovaĵo, an omelet. |
oraĵo, a gold object. araneaĵo, a spider-web. |
THE ADVERB JEN.
228. The adverb jen, behold, here, there, is used to point out or call attention to something:
Jen estas la problemo! There is the problem!
Jen la filozofo! Behold the philosopher!
Jen ŝi ludas, jen ŝi studas, now she plays, now she studies.
Mi faris ĝin jene, I did it as follows.
Mi agis laŭ la jena metodo, I acted in the following way.
Li diris la jenajn vortojn, he spoke the following words.
Vocabulary.
|
aranĝ-i, to arrange. art-o, art. ber-o, berry. jen, there, behold (228). ĵaluz-a, jealous. konkurs-o, competition. lert-a, skilled, clever. nenia, no kind of (224). |
neniam, never (226). nenie, nowhere (225). pentr-i, to paint. postul-i, to demand. precip-a, principal, chief. regul-o, rule. tromp-i, to deceive. vin-o, wine. |
DU ARTKONKURSOJ.
Vivadis en Grekujo antaŭ multaj jarcentoj du lertaj famaj pentristoj. Ili estis reciproke ĵaluzaj, kaj neniam povis interparoli paceme. Ne povinte decidi la problemon, kaj eltrovi kiu el ili estas la plej lerta, ili fine aranĝis konkurson pri la pentrado. Laŭ ĝiaj reguloj, ĉiu el ili pentris pentraĵon, por montri sian lertecon. Unu pentris teleron da vinberoj (grapes). Ĝi estis tiel mirinde kolorigita ke eĉ la birdoj venis kaj penis ĝin manĝi, pensinte ĝin ne nur pentraĵo, sed la vinberoj mem. "Nenia pentraĵo povos superi la mian," ĝojege ekkriis la pentristo, "jen, la birdoj mem rekonas mian lertecon!" Tiam li diris al la alia artisto, "Nu, kial vi ne fortiras tiun kurtenon? Mi volas rigardi vian pentraĵon." La dua pentristo respondis kun rideto, "Jen estas mia pentraĵo. Nenie apud vi estas kurteno, sed vi vidas nur pentraĵon de kurteno antaŭ tiu konstruaĵo." Tre mirigite, la pentrinto de la vinberoj diris "Vi ja superas min en la pentrado. Mi trompis la birdojn per mia pentraĵo, sed vi trompas eĉ aliajn artistojn! Tia lerteco estas ja mirindaĵo!"
Oni rakontas similan okazintaĵon pri fama artisto kiu pentris multe da pentraĵoj por Aleksandro Granda. Malgajninte en konkurso kontraŭ iuj aliaj artistoj, li opiniis ke la juĝintoj estas maljustaj al li, precipe pro la ĵaluzeco. Li ekkriis "Ĉar niaj pentraĵoj estas bildoj de ĉevaloj, ili certe postulas ĉevalajn juĝantojn!" Tial oni enkondukis du aŭ tri ĉevalojn. La ĉevaloj, tute ne rigardinte la pentraĵojn de la aliaj artistoj, kuris rekte al tiu de la plendinta artisto, kaj klare montris sian rekonadon de la tie pentritaj ĉevaloj. Surprizite, oni diris "Jen estas justaj juĝantoj!" Tuj oni laŭdis la pentriston kaj severe punis la malhonestajn homajn juĝintojn.