d. Verbs may similarly be formed from noun-roots, adverbs, prepositions, prefixes and suffixes whose meaning permits:
|
amikiĝi, to become a friend. foriĝi, to go away, to disappear. |
kuniĝi, to become joined. ebliĝi, to become possible. |
Vocabulary.
|
apenaŭ, hardly, scarcely. atmosfer-o, atmosphere. dub-i, to doubt. efektiv-a, effective, real. hel-a, clear, bright. horizont-o, horizon. krepusk-o, twilight. |
nenial, for no reason (229). neniel, in no way (230). neniom, none, no (231). ombr-o, shadow. pejzaĝ-o, landscape. radi-o, ray. tropik-a, tropical. |
LA KREPUSKO.
Estas tre agrable sidiĝi sur la herbon, kaj rigardi la plilongiĝantajn ombrojn, en la daŭro de bela somera vespero. La suno grade malleviĝas post la montetoj, la nuboj fariĝas (become) bele kolorigitaj, kaj la tuta pejzaĝo pli kaj pli beliĝas. Malrapide la krepusko anstataŭas la helan sunlumon, kaj fine ĉie noktiĝas. La krepusko estas la rebrilado de la sunlumo tra la atmosfero, post la malleviĝo de la suno mem, laŭ la jena maniero: la radioj suprenbriladas, en la aeron super niaj kapoj, en la okcidenta parto de la ĉielo. De tie ili rebriladas tiamaniere ke la ĉielo lumiĝas. Kiam estas iom da nuboj sur la ĉielo okcidenta, la sunradioj briladas rekte kontraŭ ilin, belege kolorigante tiujn nubojn. En tropikaj landoj la krepuskiĝo okazas tre rapide. Ĝi ne nur komenciĝas subite, sed ankaŭ daŭras tre mallongan tempon. La noktiĝo preskaŭ tuj sekvas la taglumon, kun rimarkinda subiteco. Apenaŭ komenciĝas la krepusko, kiam la subiranta suno ŝajnas fali preter la horizonto. Tute male (quite on the contrary), en landoj treege nordaj, krepuskiĝas tre frue en la tago, kaj la krepusko daŭras longan tempon antaŭ ol la nokto venas. Efektive (really), en tiuj landoj la krepusko tute anstataŭas la nokton, dum ses monatoj de la jaro. Tie oni havas krepuskon dum la unua duonjaro, kaj la taglumon dum la sekvinta duonjaro. Krepusko daŭranta tiom da tempo estas tiel rimarkinda kiel tago de tia sama longeco. Mi dubas ĉu tia dividado de la tempo inter tago kaj malhela nokto estas agrabla, sed oni povas neniel malhelpi ĝin. Ĉiu tre norda lando havas la saman travivaĵon (experience), ĉiujare, kaj efektive oni apenaŭ rimarkas ĝin. Pri ĉiu plendanto oni nur diras "Li estas nenial malkontenta."
SENTENCES FOR TRANSLATION.
1. Nowhere have I read a more amusing story than that of (
pri
) the two painters who, being mutually (180) jealous, arranged a competition. 2. One painted a cluster (126) of grapes, so excellently that the birds flew to it. 3. The other deceived his rival (competitor) himself, by a painting of a curtain. 4. The most famous artists, however, often show their skill by painting (222) pictures of the sunset, chiefly, I think, because of the brilliant colors. 5. In fact (