253. The suffix -estr- is used to indicate the chief, head, or one in control of that which is expressed in the root:

lernejestro, (school) principal.
monaĥestro, abbot.
policestro, chief of police.
urbestro, mayor.
estraro, governing body.
ŝipestro, ship-captain.

Vocabulary.

Aristejd-o, Aristeides.
ekzil-i, to exile.
enu-i, to be wearied, bored.
ĝust-a, exact.
kvazaŭ, as though, as if (250).
ostr-o, oyster.
ostracism-o, ostracism.
popol-o, a people.
pot-o, pot.
senc-o, meaning, sense.
signif-i, to signify.
son-i, to sound.
strang-a, strange.
ŝel-o, shell, bark, peel.

Care must be taken to distinguish ĝusta, exact, ĝuste, exactly, just, from justa, upright, just, juste, justly, and also from the adverb ĵus just.

LA OSTRACISMO DE ARISTEJDO.

La vorto ostracismo havas interesan devenon (origin). En ĝia komenco oni rekonas la grekan vorton kiu signifas "ŝelon de la ostro." En ĝia fino oni vidas la saman "-ismon " kiu, deveninte de la greka, ankoraŭ estas uzata kiel vortfino en multaj diversaj lingvoj. La nuna senco de la vorto, facile trovebla en anglaj vortaroj (dictionaries), devenas de la jena greka kutimo:

Sepdek jarojn antaŭ ol vivadis Sokrato, oni faris strangan leĝon en lia urbo. Laŭ tiu, oni povis ekzili iun ajn estron kies ideoj pri la administrado de la urbo ne ŝajnis pravaj. Ĉi tion oni povis fari, tute sen juĝado aŭ eĉ akuzado, ĉar oni havis la jenan metodon: se ĉe popola kunveno ses mil urbanoj voĉdonis (vote) kontraŭ iun ajn, tiu estis devigata foriri de la urbo, kaj forresti dek jarojn. Li povis neniel havigi (get) al si pardonon, sed devis tuj foriri kvazaŭ konfesinta kulpulo. Por voĉdonoj, oni skribis la nomon de la kondamnoto sur peco da potaĵo (pottery), aŭ pli ofte sur ostroŝelo. Ĝuste tial oni nomas la kutimon ostracismo. Unufoje, kelkaj malamikoj proponis voĉdonadon pri la ostracismo de tre bona kaj nobla viro, nomita Aristejdo, kiu tute ne meritis tian punadon.

Antaŭ ol la kunveno disiĝis, kamparano alproksimiĝis al Aristejdo (kiu mem ĉeestis), petante lian helpon, ĉar la neinstruita kamparano ne povis skribi. La saĝulo diris "Kion vi volas skribi sur la ŝelo?" La kamparano, ne sciante ke li parolas al la viro mem, respondis "Aristejdon." Skribinte ĝin, Aristejdo demandis kun trankvila konscienco "Pro ĝuste kiaj pekoj vi malamas Aristejdon?" La kamparano respondis, "Ho, mi ne kaŝos al vi ke mi eĉ ne konas lin! Sed mi deziras ekzili lin nur ĉar min enuigas la sono de lia nomo. Mi tre enuas ĉiam aŭdante lin nomata Aristejdo la justa!"

SENTENCES FOR TRANSLATION.