Ni havas la honoron sendi al vi en aparta koverto nian plej novan prezaron, al kiu ni petas ke vi donu vian atenton, precipe al paĝoj 15-29. Tie vi trovos priskribitaj niajn plej bonajn oficejajn meblarojn. Ni senpage metos ĉiujn aĉetitajn meblojn sur la vagonaron, sed kompreneble ni ne pagos la koston de la sendado.
Ni plezure fabrikos specialajn librujojn laŭ viaj bezonoj, kaj volonte ricevos viajn ordonojn pri tio. Niaj prezoj estos kiel eble plej malaltaj.
Esperante ke la meblaroj priskribitaj en nia prezaro, kune kun la tie-presitaj prezoj, estos plene kontentigaj, kaj certigante al vi ke ni zorge plenumos ĉiun mendon, ni restas,
Tre respekte la viaj,
Wilson kaj Jones.
Bostono, la 27an Majo.
Sinjoro B. F. Brown,
Sirakuzo, Nov-Jorka Ŝtato.
Kara Sinjoro:—