Nek vi nek mi vidis ĝin.
(The second nek connects the pronouns, the first being introductory and adverbial.)

Aŭ li aŭ ŝi perdis la libron.
(The second connects the pronouns, the first being introductory and adverbial.)

Ĝi falis sur la seĝon, sed ne sur la plankon.
(Sed connects the phrases.)

Li ne ŝatis ĝin. Tamen li tenis ĝin.
(Tamen connects the sentences.)

A phrase is a word-group forming an expression, but not containing a verb, as "through the house," "of the man," "before me," etc.

Coordinating conjunctions may be further classified according to their meaning: is disjunctive, connecting alternates, and expressing separation. Kaj is copulative, expressing union. Nek is disjunctive, expressing separation and also negation. Sed is adversative, expressing opposition, contrast, or modification of a previous statement. Tamen is adversative, affirming something in spite of a previous objection or concession. Do, so, then, consequently, is argumentative, expressing a logical inference or result in a somewhat conversational manner.

Vocabulary.

akvo, water.
amiko, friend.
ankaŭ, also.
bezoni, to need.
dezerto, desert.
fidela, faithful.
mono, money.
neĝi, to snow.
pluvi, to rain.
porti, to carry.
riĉa, rich, wealthy.
sablo, sand.
sako, sack, bag.
seka, dry.
tamen, nevertheless.
trinki, to drink.
veni, to come.
vojo, road, way.

LA ARABO EN LA DEZERTO.

Arabo iris trans grandan sekan dezerton. Kamelo, lia fidela amiko, portis lin. La kamelo ankaŭ portis belajn tapiŝojn, ĉar la arabo estis riĉa viro. La arabo havis ne nur tapiŝojn, sed ankaŭ sakojn. En la sakoj estis akvo, ĉar en la dezerto nek pluvas nek neĝas. La viro trinkis akvon, kaj ankaŭ donis akvon al sia kamelo. La kamelo marŝis kaj marŝis, sed ne venis al la domo de la arabo, ĉar ili perdis la vojon. La suno brilis, kaj la sablo de la dezerto ŝajnis varma. La arabo ne trovis la vojon, kaj baldaŭ li ne havis akvon. Tamen la kamelo marŝis kaj marŝis, kaj baldaŭ la arabo vidis sakon antaŭ si, sur la seka sablo. Li estis feliĉa kaj diris al si "Ĉu estas akvo en ĝi? Mi volas trinki, kaj volas doni akvon al mia fidela kamelo." Li ankaŭ volis lavi la tutan vizaĝon en la akvo, ĉar li estis varma. Post sia diro li kaptis la sakon, kaj komencis rigardi en ĝin. Li metis la nazon en ĝin, sed ne trovis akvon en la sako. Nek li nek lia fidela kamelo havis akvon, ĉar estis nur mono en la sako. La arabo estis kolera, ĉar li ne volis monon, li bezonis akvon. Li havis monon en sia domo en la urbo, kaj volis trovi akvon. Ĉu li tamen metis la sakon trans la kolon de sia kamelo? Ne, li ne volis meti ĝin sur sian kamelon, ĉar li estis kolera. Li ne tenis la sakon, sed ĝi falis sur la sablon, kaj kuŝis apud li. La sako nun kuŝas sur la sablo de la granda dezerto, kaj la mono estas en ĝi.