54. When an indefinite personal pronoun is desired, as in the expressions "one knows," "they say," "people say," "you can see," etc., the indefinite personal pronoun oni is used. This pronoun may also be used in translating such expressions as "it is said," "I am told," etc.:
Oni diras ke li estas riĉa, they say (one says) that he is rich.
Oni vidas ke ili estas amikoj, one sees that they are friends.
Mi opinias ke oni ŝatas lin, I think that people like him (that he is liked).
Oni diris al mi ke estas sablo en la dezerto, I was told (people said to me) that there is sand in the desert.
Oni opinias ke ŝi estas feliĉa, it is thought (one thinks) that she is happy.
Ĉu oni vidis nin en la ĝardeno? Were we seen (did people see us) in the garden?
Oni ŝatas agrablajn infanojn, people like agreeable children (agreeable children are liked).
THE FUTURE TENSE.
55. The future tense of the verb expresses an act or state as about to take place, or as one that will take place in future time. The ending of this tense is -os, as kuros, will run, flugos, will fly, brilos, will shine. The conjugation of esti and also of vidi in the future tense is as follows:
|
mi estos, I shall be. vi estos, you will be. li (ŝi, ĝi) estos, he (she, it) will be. ni estos, we shall be. vi estos, you (plural) will be. ili estos, they will be. |
mi vidos, I shall see. vi vidos, you will see. li (ŝi, ĝi) vidos, he (she, it) will see. ni vidos, we shall see. vi vidos, you (plural) will see. ili vidos, they will see. |
Vocabulary.
|
aŭdi, to hear. blovi, to blow. greno, grain (wheat, corn, etc.). ke, that (conjunction). kontraŭ, against. montri, to show, to point out. norda, north, northern. nova, new. okcidenta, west, western. |
oni, (see 54). opinii, to think, to opine. orienta, east, eastern. pluvo, rain. suda, south, southern. velki, to wilt, to wither. vento, wind. ventoflago, weathercock. vetero, weather. |
LA VENTOFLAGO.
Estis varma vetero, la suno brilis, kaj suda vento blovis. Tamen la nova ventoflago sur la domo diris al si, "La sudan venton mi ne ŝatas. Mi preferas orientan venton." La vento orienta aŭdis la diron kaj ĝi venis kontraŭ la ventoflagon. Pluvis kaj pluvis, kaj oni estis kolera kontraŭ la ventoflago, ĉar ĝi montras orientan venton. Ĝi diris, "Pluvas nun, sed la greno en la kampoj bezonos sekan veteron. Oni estos kolera kontraŭ mi, ĉar mi montras orientan venton." La okcidenta vento aŭdis la ventoflagon, kaj baldaŭ venis. Ĝi ne estis forta, sed ĝi estis seka kaj agrabla vento, kaj ne portis pluvon. La viroj, virinoj, kaj junaj infanoj volis trinki, sed ili ne havis akvon. La greno kaj la floroj velkis, kaj la frukto ankaŭ falis. La nova ventoflago diris, "Oni estos kolera kontraŭ mi, ĉar ne pluvas. Oni opinios ke, ĉar mi montras okcidentan venton, la frukto falas, kaj la greno kaj floroj velkas. Mi ŝatas montri nek okcidentan nek orientan venton!" Norda vento aŭdis kaj venis al la ventoflago. La vetero ne estis agrabla, kaj la virinoj kaj la junaj infanoj ne estis varmaj. Neĝis, kaj oni estis kolera. Oni diris "La greno kaj la frukto bezonas varman veteron, sed hodiaŭ neĝas. Ni preferas la sudan venton. Ni havis ĝin, antaŭ la orienta, la okcidenta, kaj la norda ventoj. La ventoflago ne estas fidela amiko al ni. Ĝi ne montras bonajn ventojn, kaj ni volas rompi ĝin!" Oni kuris al la domo, kaptis la novan ventoflagon, kaj ankaŭ rompis ĝin. Ĝi falis, kaj kuŝis sur la vojo antaŭ la domo.
SENTENCES FOR TRANSLATION.