94. An accusative of time does not necessarily imply that the act or state mentioned occurs oftener than the instance cited. An adverb from the same root usually gives an idea of frequency or repetition:

Li iros al ilia domo dimanĉon, he will go to their house Sunday.
Li iras al ilia domo dimanĉe, he goes to their house Sundays.
Li laboris tagon kaj nokton, he worked a day and a night.
Li laboras tage kaj nokte, he works day and night (by day and by night).

THE PREPOSITION POR.

95. The object or purpose with reference to which an act is performed or a condition exists is expressed by the preposition por, for. It directs the thought toward its complement, contrasting thus with pro (86):

Mi havas libron por vi, I have a book for you.
Mi ne havas la tempon por tiel longa promeno, I have not the time for so long a (such a long) walk.
Ili faris ĝin por via plezuro, they did it for your pleasure.

Vocabulary.

brila, brilliant.
Dio, God.
dividi, to divide.
fari, to make.
forgesi, to forget.
ĝojo, joy.
konstanta, constant.
kvieta, quiet, calm.
lando, land, country.
merkredo, Wednesday.
mezo, middle.
mondo, world.
paci, to be at peace.
por, for (95).
plori, to weep.
preta, ready.
ridi, to laugh.
riproĉi, to reproach.

LA SEZONOJ KAJ LA MONDO.

Antaŭ tre longa tempo Dio faris la mondon. Li vidis ke la floroj havas belajn kolorojn, ke la arboj estas altaj kaj verdaj. Tiam li vokis la sezonojn kaj diris "Belan mondon mi faris por vi. Ĉu vi gardos ĝin tage kaj nokte, kaj estos tre zorgaj pri ĝi?" La sezonoj respondis "Jes," kaj ridis pro ĝojo. Mallongan tempon ili ŝajnis esti tre feliĉaj inter la arboj kaj floroj de la nova mondo. Sed ne multajn semajnojn ili tiel zorge gardis la mondon. Ili komencis malpaci (quarrel) inter si, de la mateno ĝis la vespero, kaj ofte forgesis la arbojn kaj florojn. Ju pli ili malpacis, des malpli zorge ili gardis la mondon. La malkonstanta printempo ne ŝatis la kvietan vintron, kaj ploris pri la malvarma neĝo. La varma brila somero diris ke la aŭtuno estas tro malbrila. La laca aŭtuno volis ripozi, kaj riproĉis la malkonstantan printempon pri ĉi ties kota vetero. Pli kaj pli multe ili malpacis, kaj post ne longe ili tute ne restis amikoj. Tiam la aŭtuno diris "Mi ne povas pli longan tempon labori kun vi pro la mondo. Niaj gustoj estas tro diversaj. Tial hodiaŭ matene ni dividos la mondon inter ni." La vintro respondis "Bone! Mi estas preta," kaj la somero kaj la printempo ridis pro ĝojo. Tiun tagon ili dividis la mondon inter si. La vintro konstruis sian domon en la plej nordaj kaj sudaj landoj. Tie la frosto, neĝo kaj glacio kovras la tutan landon, dum la tuta jaro. La brila energia somero prenis por si la mezon de la mondo. Tial la vetero tie estas plej varma kaj brila. La aŭtuno kaj la printempo prenis por si la landojn inter la vintro kaj la somero. Tial la vetero estas nek tro varma nek tro malvarma en ĉi tiuj landoj. Tiam la sezonoj rakontis al Dio ke ili tiel dividis la mondon inter si.

SENTENCES FOR TRANSLATION.