aĉeti, to buy.
asparago, asparagus.
brasiko, cabbage.
butiko, store, shop.
frago, strawberry.
funto, pound.
glaso, glass, tumbler.
ĵaŭdo, Thursday.
kremo, cream.
kontuzo, bruise.
lakto, milk.
legomo, vegetable.
ovo, egg.
pizo, pea.
sabato, Saturday.
tiom, that much (104).
vendredo, Friday.
vilaĝo, village.

EN LA BUTIKO.

Hodiaŭ matene mi iris kun la patrino al la plej granda butiko en nia vilaĝo. Tie ŝi aĉetis tiom da legomoj kaj fruktoj ke ni tute ne povis porti ilin. Tial juna knabo venis kun ni, kaj portis kelke da ili por ni. La patrino ne aĉetis tiel multe je vendredo, sed hodiaŭ estas sabato, kaj ŝi volis aĉeti legomojn por dimanĉo, ĉar dimanĉe oni ne povas iri en la butikojn. Tial sabate oni kutime aĉetas sufiĉe por la manĝoj de sabato kaj dimanĉo. Meze de la butiko staras multe da bareloj. En ĉi tiuj oni trovas grandan nombron da freŝaj puraj legomoj. La patrino aĉetis tiel multe da asparago kaj novaj pizoj, kaj tiel grandan sakon da terpomoj, ke la tablo restis preskaŭ nuda. Mi vidis brasikon tie, sed tiun legomon mi malŝatas, kvankam oni diras ke ĝi estas tre bona legomo. Antaŭ ol foriri de la butiko la patrino aĉetis kelke da ovoj, kaj rigardis la fruktojn en bareloj apud la pordo. Ili ŝajnis tiel bonaj ke ŝi aĉetis kelkajn maturajn pomojn kaj skatolon da fragoj. Dum oni donis al ŝi la fruktojn, mi aĉetis kelkajn funtojn da sukero. Tiam ni estis pretaj por foriri el la butiko. Sur la vojo ni aŭdis tiel grandan bruon ke mi lasis la patrinon kaj kuris trans la straton. Mi trovis tie infanon,la filon de nia najbaro. Li faris la bruon, ĉar li falis de la arbo antaŭ sia domo, kaj tre laŭte ploris. Li diris al mi ke li havas multajn kontuzojn sur la kapo. Ĉar mi bone konas la infanon, mi demandis "Ĉu vi volas grandan ruĝan pomon? Mi havas tian pomon por vi." Li tuj kaptis la pomon, kaj mi foriris. Tiam la patrino kaj mi iris al la domo.

SENTENCES FOR TRANSLATION.

1. I shall go to the village today with my younger sister. 2. We wish to buy some eggs, vegetables and fruit for Mother. 3. Mother prefers to remain in the house, because it is raining. 4. It rained on Thursday and Friday, but today it is not raining very much. 5. The air is warm and pleasant, and we shall carry umbrellas with us. 6. We shall buy some new peas, a box of strawberries and several pounds of sugar. 7. Thus we shall have enough for the meals of Saturday and Sunday. 8. I wonder whether we shall see such asparagus and such cabbage on the tables or in the barrels. 9. Although I do not often eat such vegetables, Father and Mother are very fond of (multe ŝatas) both cabbage and asparagus. 10. We shall also buy enough milk for several glasses of milk, and we shall need much cream for the strawberries. 11. It seems that we shall buy such a number of vegetables that we cannot carry them. 12. While we were standing near the door, ready to go toward the village (46), we heard a loud voice. 13. A child was standing in the street, and crying. 14. He wished to go with his mother to visit some friends. 15. I suppose that a noise on the street waked him, and he did not wish to remain in his bed.

LESSON XXIV.

THE INTERROGATIVE PRONOUN.

106. The interrogative pronoun (and pronominal adjective) is kiu, who, which. Since the use of this pronoun indicates a question, the sentence containing it does not need the interrogative adverb ĉu (30):

Kiu vokas vin? Who calls you?
Kiun vi vokas? Whom do you call?
Kiuj el vi vokis nin? Which (ones) of you called us?
Kiujn li helpis? Whom (which ones) did he help?
Kiun tagon vi venos? What day will you come?
Kiujn legomojn vi preferas? What vegetables do you prefer?
Mi miras kiun libron vi aĉetis, I wonder which book you bought?

107. The interrogative pronoun kiu has a possessive or genitive form kies, whose: