mi estas vidanta, I am seeing.
vi estas vidanta, you are seeing.
li (ŝi, ĝi) estas vidanta, he (she, it) is seeing.
ni estas vidantaj, we are seeing.
vi estas vidantaj, you (plural) are seeing.
ili estas vidantaj, they are seeing.

THE SUFFIX -EJ-.

111. Words expressing the place where the action indicated by the root occurs, or where the object indicated by the root may be found, are formed by inserting the suffix -ej- before the noun-ending:

ĉevalejo, stable (from ĉevalo, horse).
dormejo, dormitory (from dormi, to sleep).
herbejo, meadow (from herbo, grass).
loĝejo, lodging-place, dwelling (from loĝi, to dwell, to lodge).

Similar formations are made in English with the suffix -y, as bakery, bindery, grocery, etc. This suffix is equivalent to the -ei in German Bäckerei, bakery, Druckerei, printing-office, etc., and to the -ie in French patisserie, pastry-shop, imprimerie, printing-shop, etc.

Vocabulary.

alia, other, another.
baki, to bake.
dika, thick.
facila, easy.
familio, family.
kanapo, sofa.
kies, whose (107).
kiu, who (106).
kuiri, to cook.
kurteno, curtain.
kutimo, custom.
leciono, lesson.
lerni, to learn.
pano, bread.
persono, person.
salono, parlor.

EN NIA DOMO.

Oni ofte miras kies domo en nia vilaĝo estas plej bela, kaj kiu domo estas la plej agrabla loĝejo. Nia domo ne estas tre granda, sed ĝi estas nova kaj ni multe ŝatas ĝin. Ĝia salono estas granda, kun belaj puraj kurtenoj kovrantaj la fenestrojn, kaj mola dika tapiŝo kovranta la plankon. Ĉi tie estas kelkaj seĝoj, malgranda tablo, kaj longa kanapo. Personoj vizitantaj nin kutime sidas en ĉi tiu ĉambro, kaj dum ni estas sidantaj tie ni nur parolas, anstataŭ skribi aŭ legi. Alia ĉambro en la domo estas tre luma kaj agrabla, sed malpli granda. Ĉi tie staras tablo sufiĉe granda por nia tuta familio, kaj en tiu ĉambro oni manĝas. Ofte ni restas tie longan tempon post la manĝo, ĉar la patro rakontas interesajn rakontojn al ni, kaj ni multe ridas, kaj demandas pri tiuj rakontoj, kaj tiel bone amuzas nin ke mi preskaŭ forgesas pri miaj lecionoj. Tamen mi havas multe da lecionoj por lerni, kaj ili tute ne estas facilaj. Je tre frua horo matene mi iras al la lernejo, kun miaj fratoj kaj fratinoj. Nur sabate kaj dimanĉe ni ne iras tien. La lernejo estas malnova kaj malgranda, sed oni estas nun konstruanta novan pli grandan lernejon apud nia domo. Dum la infanoj estas lernantaj siajn lecionojn tie, la patrino kutime iras al la bakejon, por aĉeti sufiĉe da pano, por la manĝoj de la tago. Ofte ŝi iras ankaŭ al aliaj butikoj. Ĵaŭdon ŝi aĉetis kelke da novaj pizoj, kaj da asparago. Vendredon ŝi aĉetis kelkajn funtojn da sukero, skatolon da fragoj, kaj sufiĉe da kremo kaj lakto. Hodiaŭ ŝi estas aĉetanta brasikon kaj sakon da terpomoj. Ŝi volas kuiri tre bonan manĝon, tamen ŝi havas tro multe por fari en la kuirejo, ĉar ŝi ne havas servistinon.

SENTENCES FOR TRANSLATION.