TITLES AND TERMS OF ADDRESS.

163. The words sinjoro, gentleman, sinjorino, lady, fraŭlino, miss, are used like English Mr., Mrs., Miss, before proper names, and are also used as terms of address, without being followed by the name: Adiaŭ, Sinjoro. Adiaŭ, Sinjorino, Goodbye (Sir). Goodbye, Madam.

Fraŭlino B——, ĉu vi konas tiun sinjoron kun Sinjorino C——? Miss B——, do you know that gentleman with Mrs. C——?
Mi ne konas tiun fraŭlinon, I do not know that young lady.
Kien vi volas iri, Fraŭlino? Where do you wish to go (Miss)?
Sinjoro A—— estas tre afabla, Mr. A—— is very amiable.

Cf. English Doctor, Professor, Madam, as terms of address, and also German Mein Herr, gnädige Frau, gnädiges Fräulein, French Monsieur, Mademoiselle, Spanish, Señor, Señora, Italian Signore, etc.

Vocabulary.

atent-a, attentive.
aŭskult-i, to listen.
babil-i, to chatter.
doktor-o, doctor.
fraŭl-o, bachelor.
gaj-a, merry, gay.
grup-o, group.
onkl-o, uncle.
san-a, in good health.
sent-i, to feel.
sinjor-o, gentleman.
ŝtup-o, step (of stairs).
tas-o, cup.
vojaĝ-o, voyage, journey.

ĈE LA FESTO.

Hieraŭ vespere mi iris al la hejmo de mia kuzo, kiu estis invitinta min al malgranda festo ĉe li. Ĉar mi deziris alveni kiel eble plej frue, mi foriris de mia loĝejo kiel eble plej baldaŭ, malgraŭ la neĝa vetero. Mi estis surmetinta paron da dikaj gantoj, kaj mi portis dikajn ŝuojn. Mi ankaŭ havis mian ombrelon, kvankam pro la vento mi ne povis uzi tiun. Tuj kiam mi supreniris la ŝtuparon ĉe la hejmo de la kuzo, li aŭdis min, kaj venis por malfermi la pordon kaj akcepti min. "Bonan vesperon, kia estas via sano?" li diris. Mi respondis "Mi sanas bonege, dankon," kaj eniris la domon kun li. Ni supren iris per granda ŝtuparo al ĉambro kie mi lasis la ĉapelon, gantojn kaj ombrelon, tiam ni malsupren venis kaj eniris la salonon. Mi salutis la onklinon, kiu afable parolis al mi, kaj ankaŭ la du kuzinojn. Unu kuzino estis ĵus priskribonta interesan libron, kiun ŝi antaŭ ne longe tralegis, kiam la aliaj gastoj komencis alveni. Sinjoro B—— ĉeestis, kaj Doktoro C——, kun sia filino Fraŭlino Mario, kaj multe da aliaj sinjoroj kaj sinjorinoj. La gastoj sidis aŭ staris en malgrandaj grupoj, kaj interparolis kun videbla plezuro. Unu rakontis pri vojaĝo, kaj tiam oni komencis priparoli la prezojn de aferoj en aliaj landoj. Mi atente aŭskultis kelkajn minutojn, kaj tiam foriris al alia grupo, kie oni gaje babilis pri estontaj (future) promenoj kaj festoj. Post unu aŭ du horoj, la servistinoj alportis al ni bonan malgrandan manĝon, kune kun tasoj da bonega kafo. Fine, je malfrua horo ni ĝentile dankis la familion de mia kuzo, kaj diris adiaŭ. Tiam ni foriris hejmen, kun sentoj da granda plezuro pro la agrabla festo.

SENTENCES FOR TRANSLATION.

1. There are dozens of edible fruits, but the fruits of hundreds of trees are not at all (tute ne estas) edible. 2. The transparent cup and plate upon the table are very breakable. 3. I predict that you will break them as soon as you seize them. 4. That letter is worth reading. 5. But it is difficult to read it, for it is not very legible. 6. It is from my uncle, who wishes to arrive at-our-house as early as possible. 7. He is still in the city, but soon he will be here, and will go up the steps (ŝtuparon) of our porch and knock on the door. 8. There are very few persons who contradict his opinions. 9. His opinions, however, are worthy of attention (154) and usually I listen courteously while he is talking. 10. Now, however, I prefer to listen to the group of ladies in the adjacent room. 11. They are chattering gaily, and listening to the young lady who is about to sing. 12. Madam, do you feel the wind? I notice that it is blowing the curtains which hang before that window. 13. I will close the window, because I am not very well (sana) today. 14. Is that gentleman across the room a bachelor? 15. Yes. He is describing a voyage and the people whom he met.