RECIPROCAL EXPRESSIONS.
180. To give a reciprocal sense, when there are two or more subjects and the action goes from one to the other (expressed in English by "each other," "one another," "mutually," "reciprocally"), the phrases unu la alian, unu al la alia, etc., or the adverb reciproke, is used:
Estas nia devo helpi unu la alian, it is our duty to help one another.
Ili parolas unu al la alia, they are talking to each other.
La viroj reciproke uzis siajn pafilojn, the men used each other's guns.
Ili falis unu sur la alian, they fell upon each other.
THE SUFFIX -UJ-.
181. The suffix -uj- may be used to form words indicating that which contains, bears, or is a receptacle for, some number or quantity of that which is expressed by the root. It may be used instead of -lando to form the name of a region containing any one race or tribe, and instead of -arbo to form the names of fruit trees:
|
ujo, a receptacle. monujo, purse. supujo, soup-tureen. leterujo, letter-case. |
patrujo (patrolando), fatherland. sukerujo, sugar-bowl. pomujo (pomarbo), apple-tree. sagujo, quiver. |
Vocabulary.
|
ag-i, to act. ceter-a, remaining. ĉia, of every kind (177). fier-a, proud. imag-i, to imagine. konduk-i, to lead. kor-o, heart. |
mort-i, to die. pet-i, to plead, to request. prepar-i, to prepare. pun-i, to punish. reciprok-a, reciprocal, mutual. simil-a, like, similar. tuŝ-i, to touch. |
VILHELMO TELL KAJ LA POMO.
Tuj kiam la gardistoj rimarkis ke la ĉapelo sur la stango ne estis salutata de Vilhelmo Tell, ili kaptis lin, kaj kondukis lin al la tirano, por esti juĝata. La tirano demandis de Tell kial li ne genufleksis antaŭ la ĉapelo, simile al la aliaj vilaĝanoj. Tell respondis fiere ke li ne sciis pri la ĉiutagaj genufleksoj de la aliaj personoj. Li diris ke li tute ne intencis agi kontraŭ la deziroj de la juĝistoj. Sed la tirano malamis la altan fortan svison, tial li decidis puni lin per severa puno, kaj demandis "Kiun el viaj infanoj vi plej amas?" Vilhelmo Tell ne povis imagi kial la demando estas farata al li, kaj respondis "Mi amas ĉiujn el ili, sinjoro." La tirano diris "Nu, estas rakontate inter la vilaĝanoj ke vi estas rimarkinda arkpafisto (archer). Ni eltrovos kia arkpafisto vi estas. Ni vidos ĉu vi povos forpafi pomon de sur la kapo de via plej juna filo. Aldone (in addition), estos via devo forpafi la pomon per la unua sago, alie (otherwise) mi punos vin kaj vian filon per tuja morto." Tell diris ke li estas preta por ricevi ĉian alian punon, anstataŭ tia puno, sed malgraŭ ĉies petoj la tirano estis jam elektanta pomon de apuda pomarbo. Li kondukis la knabon malproksimen de la ceteraj personoj, kaj metis la pomon sur lian kapon. Tell kaj la filo reciproke rigardis sin, dum la patro diris ke li ne tuŝos haron de lia kapo. Tiam li elprenis sagon el la sagujo, faris la necesajn preparojn, kaj rapide pafis. Tuj la pomo forfalis de la kapo de la infano, kaj ĉiu havis feliĉan koron. Dum Tell ĉirkaŭprenis la filon, la tirano demandis "Kial vi havas tiun ceteran sagon en la mano." Tell laŭte respondis "Por mortpafi vin, tuj post la infano, ĉar mi treege timis pro la vivo de mia kara filo."