191. In expressing that in accordance with which something is done, takes place, moves, etc., the preposition laŭ is used:
Li agis laŭ sia opinio, he acted in accordance with his own opinion.
Mi faros ĝin laŭ bona metodo, I shall do it according to a good method.
Laŭ kia maniero li agis? In what manner did he act?
Mi marŝis laŭ la strato, I walked down (or up) the street.
Li iris laŭ la rivero per tiu vojo, he went along the river by that road.
Nuboj nigraj kuris laŭ la ĉielo, black clouds raced along the sky.
Ĝi kuŝas laŭlonge de la domo, it lies lengthwise of the house.
THE SUFFIX -EM-.
192. The suffix -em- indicates a tendency or inclination toward that which is expressed in the root:
|
agema, active. mallaborema, lazy. |
pacema, peaceful, pacific. pensema, pensive, thoughtful. |
Vocabulary.
|
atend-i, to wait (for), to expect. ĉial, for every reason (188). ĉiam, always (187). gazet-o, magazine, gazette. ĵurnal-o, journal, paper. kompat-i, to pity. larm-o, tear. |
laŭ, according to (191). manier-o, manner, way. mov-i, to move (transitive) okup-i, to occupy. pal-a, pale. polic-o, police. trankvil-a, calm, tranquil. |
LA PERDITA INFANO.
Dum mi estis atendanta hieraŭ posttagmeze en la stacidomo, mi subite rimarkis palan sinjorinon kun larmoj en ŝiaj okuloj. Ŝi rigardis ĉien kun esprimo de nekaŝebla timo, kaj estis videble maltrankvila. Ŝi serĉis du aŭ tri minutojn inter la personoj ĉirkaŭ si, kaj fine ŝi vidis bluevestitan policanon, kiu estis parolanta al unu el la gardistoj. Ŝi rapide diris kelkajn vortojn al li, kaj tuj li ankaŭ komencis serĉi cie. Mi tre kompatis la ploreman sinjorinon, kaj kiam la policano preteriris, mi demandis ĉu mi ne povas helpi. Mi diris ke mi ne estos okupata (busy) ĝis la alveno de la vagonaro. Li respondis ke la filo de tiu virino estas perdita, kaj li donis al mi la sekvantan priskribon de la infano, laŭ la vortoj de la patrino: la knabo estas agema brunhara sesjarulo, kun bluaj okuloj, kaj li estas ruĝe vestita (dressed in red). Lia patrino estis ĵus aĉetinta sian bileton ĉe la giĉeto, kaj post kiam ŝi pagis la naŭdek cendojn por ĝi, subite ŝi rimarkis ke la infano ne estis kun ŝi. Kvankam ŝi jam serĉis ĉie, la filo ŝajnas ankoraŭ netrovebla. Ŝi multe timas pro li, kvankam li ĉiam estas bona knabo. Mi tuj komencis marŝi ĉien inter la personoj ĉirkaŭ mi, kaj fine eniris malgrandan ĉambron apud la horloĝo ĉe la fino de la stacidomo, kie estas vendataj tagĵurnaloj (newspapers), gazetoj kaj libroj. Tie antaŭ nemovebla tablo kovrita de brile koloritaj ĵurnaloj staris malgranda ruĝevestita knabo. Mi diris al li "Mia studema juna amiko, oni ne vojaĝas laŭ tiu metodo. Via patrino jam de longe atendas vin. Mi montros al vi kie ŝi estas." Li venis kun mi, kaj proksime de la pordo kie mi estis lasinta mian valizon staris la sinjorino. Ŝi estis ĉial ĝoja kiam ŝi vidis nin, kaj dankeme ĉirkaŭprenis la infanon.
SENTENCES FOR TRANSLATION.