Ho ve! Ĉu vi koleros kontraŭ mi tiel skribinte. Ne mallaŭdu min, mi petegas. Sed se mi skribas "kara," ne estus vera. Vi estas pli ol "kara" al mi, tial mi skribas "karega." Ne, mi ne scias multe pri hipnotismo, sed mi timas ke vi scias tro multe, kaj ke vi min hipnotigis tiel, ke mi trovas mi mem devigata pensi pri vi kontraŭvole. De la ricevo de via unua karto, mi interesiĝis pri vi; de via unua karto mi vin amis, kaj nun mi vin amegas. Ĉu vi hipnotigis, aŭ ĉu vi ensorĉis min, mi ne scias; ĉio kion mi scias estas ke mi vin amegas, kaj atendas vian leteron kun la plej granda malpacienco. Ho, kiel mi ĝojas ke vi permesas min korespondadi kun vi letere.
Sed kio vin interesigos, kian temon mi priskribos? Mi mem? Eble vi ŝatus scii iom pri via korespondanto. Nu, mi havas tridek kvar jarojn—mi estas—ho, mi ne povas priskribi min mem. Mi enmetas foton, kaj petegas ke vi estos malsevera kontraŭ tiu malbelulo. Ĉu vi sendos vian portreton al mi, karega amikino mia. Mi ŝatos ĝin supre ĉiuj miaj plej ŝatataj havoj. Mi estas—k.t.p.
Ŝi. Kia bona letero! Ho, mi estas tre feliĉa ke li skribis al mi. Certe, mi neniam antaŭe ricevis tiel bonan leteron.
Ĝi. Ne, kara amiko, mi ne estas kolera kontraŭ vi, ĉar vi nomas min "karega," kvankam mi miras. Sed mi avertas vin ke neniam mi kredas ion kion viro skribas al mi, kaj nur la duonon de tio kion li diras.
Nu, kion mi priskribos? Min mem? Mi timas ke estas tiel malfacile skribi pri mi mem, kiel vi trovas malfacile skribi pri vi mem. Mia aĝo? Mi estas tiel maljuna kiel Evo. Miaj haroj estas brunaj, ankaŭ miaj okuloj. Sed mi enmetas foteton, vi vidos kian specon da vizaĝo mi havas. Ha, vi trovos min tre malsprita; mallerta. Mi scias nenion. Sed vi, vi ja povos skribi pri multaj interesaj aferoj. Vi estas artisto, vi loĝas en granda urbo; inter tre gaja, artista popolo; kaj certe, devas esti multaj okazoj kiujn vi povus bone priskribi.
Mi konfesas ke mi estas tre interesita pri karaktero. Mi bone ŝatas legi la vizaĝojn de tiuj kiujn mi renkontas. Mi ankaŭ legas la karakteron per la skribmaniero. Ha, ha, sinjoro! Vingardu! Baldaŭ mi lernos ĉion kion vi bone volus kaŝi de mi.
Ankaŭ mi konfesas ke mi amas tiri la ŝnuretojn kaj vidi la pupojn danci. Ĉiu, pli-malpli baldaŭ montras siajn malgrandajn malsaĝaĵojn—malfortajn punktojn, kaj tiam mi ridas. Ho jes, mi ridas! Denove, mi diras gardu vin bone, sinjoro! Jam mi vidas en vian foton, ke vi estas—ne, mi ne diros kion mi legas. Mi esperas—k.t.p.
Li. Skeptikulino, he? Nu, ni vidos ĉu mi povas ŝin kredigi je mi.
Ĝi. Ho, karulino mia! Kiel vi estas kruela! Kial vi ne kredas ke mi skribas la veron? Mi ĵuras ke mi amas vin, tiel neniam mi amis virinon antaŭe, kaj nur vin. Sed vi estas malboneta min dubi. Aliaj viroj eble diros al vi multe da tio kio ne estas vera—sed mi? Ho, kiel vi min vundas! Mi sentas ĉion kion mi skribis. Efektive mi amis vin, mi amas, kaj ĉiam mi amos! Mi ne scias kial vi estas tiel maljusta—k.t.p.
Ŝi. Ha-ha-ha! Li iĝas varma. Ni atendu.