AMUZAĴOJ.
El la Hispana.—Tradukitaj de D. H. Lambert, B.A.
Foje la imperiestro Josefo, alveninte al ia urbo neakompanate de siaj korteganoj, estis demandata de la mastrino de la hotelo ĉu li estas unu el la imperiestra sekvantaro. "Ne," respondis la princo. La scivoleco tamen de la bona virino ne kontentiĝis per respondo tiel mallonga. Si serĉis senkulpigon por eniri en lian ĉambron, kaj vidante lin razantan demandis ĉu li havas ian oficon apud la imperiestro. "Jes," rediris la monarĥo, "Kelkafoje mi lin razas!"
Estas kutime ke ĉasantoj interparoladu pri la eksterordinaraj okazoj kiuj sin montras dum ilia speciala pasatempo kaj trograndigu la ecojn de siaj hundoj.
Dum la mallacado de ĉasantaro inter kiu troviĝis Aleksandro Dumas, oni ekparolis laŭvice la ĉiaman temon pri la ĉashundoj. Dumas aŭdis siajn kunulojn rakonti la mirindan intelegentecon vidigitan de tiuj ĉi bestetoj. Kiam sia vico alvenis, li trograndigis ankaŭ la inteligentecon de sia propra hundo. "Ho!" li komenciĝis, "mia hundo posedas supereman lertecon unufoje kiam mi matenmanĝis en la ĝardeno kune kun amiko, Fanoro—kiel mi nomis mian hundon—atendis humile por ke, kiel kutime, mi disĵetu al li la matenmanĝerojn. Sed, vidinte ke mi ne memoras lin, li forkuris al la fino de la ĝardeno, kaj venis returnen al mi, alportante en la buŝo branĉeton da la floro nomita Ne-min-forgesu!"
Notario prenis la veturilon por iri al urbeto proksima de Seviljo, kaj la veturigisto demandis al li dekkvar pesetojn.
"Ĉu vi volas certigi ĵure la koston de tiu ĉi vojiro?"
"Volonte, sinjoro."