La notario tiam eltirinte el sia poŝo kaj stariginte sur la tablo krucifikson lin igis ĵuri kaj donis al li ses pesetojn rimarkante ke li mem detenas la restaĵon kiel leĝan pagon pro la ago de la ĵurpropono!


Reĝido volante fari ŝercon cencerne unu el siaj korteguloj, kiun li estis utiliginta diversamaniere kiel ambasadoron, diris al li ke li similas strigon. "Mi ne scias, Via Moŝto, kion mi similas," li rediris, "tio kion mi scias estas ke multajn fojojn mi estas havinta la honoron prezenti Vian Reĝan Moŝton!"


Ia sinjoro vespermanĝante en hotelo demandis al persono je sia flanko ke li bonvolu pasigi la mustardon.

"Ĉu vi kredas ke mi estas servisto?"

"Ho, ne, sinjoro," rediris la alia, "mi supozis ke vi estas sinjoro!"

STRANGA AVENTURO DE ĈIRKAŬKOLO.

Tradukita el Dickens de A. A. Cowan.

"Nu, Bob," diris Hopkins je apenaŭ rimarkebla ekrigardo je la atenta vizaĝo de Sro Pickwick, "estis stranga malfeliĉo la lastan nokton. Infano enkondukiĝis, kiu estis glutinta ĉirkaŭkolon."