"Glutinta kion, sinjoro?" interrompis Sro Pickwick.

"Ĉirkaŭkolon," respondis Jack Hopkins. "Ne la tuton samtempe, vi scias, tio estus tro multa—vi ne povus gluti tion, sed la infano povis—he! Sro Pickwick, ha! ha!" Sro Hopkins ŝajnis multe kontentiga je sia plaĉaĵo; kaj daŭradis, "Ne, estas tiamaniere. La gepatroj de la infano estis malriĉaj personoj kiuj loĝis en korto. La plejaĝa fratino de la infano aĉetis ĉirkaŭkolon, ordinara ĉirkaŭkolo farita el grandaj nigraj lignaj globetoj. La infano, kiu amis la ludilojn, prenis la ĉirkaŭkolon, kaŝis ĝin, ludis kun ĝi, tranĉis la ŝnureton, kaj glutis globeton. La infano pensis ke estis granda ŝercado, revenis la tagon plej proksiman, kaj glutis alian globeton."

"Benu mian koron," diris Sro Pickwick, "kia terurega afero! Mi petas por senkulpigo, sinjoro. Daŭrigu."

"La plej proksiman tagon, la infano glutis du globetojn; la tagon post tiu, li regalis sin je tri, k.t.p., ĝis dum unu semajno, li estis fininta la ĉirkaŭkolon, konsistanta el dudekkvin globetojn. La fratino, kiu estis diligenta knabino, kaj malofte aĉetis ian ornamaĵon por si, ploregis pro la perdo de la ĉirkaŭkolo; serĉis ĉie por ĝi; sed, mi ne bezonas diri, ke ŝi ne trovis ĝin. Post malmultaj tagoj, la familio estis je tagmanĝo—bakita ŝultro de ŝafo kun terpomoj sub ĝi—la infano kiu ne malsatis ludis ĉirkaŭ la ĉambro, kiam subite terurega bruo aŭdiĝis, tiel kiel malgranda, hajlventego. ‘Ne faru tion, mia knabo,’ diris la patro. ‘Mi faras nenion,’ diris la infano. ‘Nu, ne faru ĝin ree,’ diris la patro. Estis mallonga silento, kaj tiam la bruo rekomencis pli laŭta ol antaŭe. ‘Se vi ne atentas tion, kion mi diras,’ diris la patro, ‘vi trovos vin lite post tre mallonga tempo, mia knabo.’ Li skuis la infanon por igi ke li obeu, kaj tiaj kraketoj sekvis kiajn neniu antaŭe aŭdis. ‘Nu! estas en la infano!’ diris la patro, ‘li havas la krupon en la malprava loko!’ ‘Ne, mi ne havas ĝin,’ diris la infano, ekploranta, ‘estas la ĉirkaŭkolo, mi glutis ĝin, patro.’ La patro ekkaptis la infanon, kaj kuris kun li al la malsanulejo; la globetoj en la stomako de la knabo, kraketantaj la tutan vojon pro la ekskuado, kaj la homoj rigardantaj supre en la aero kaj malsupre en la keloj, por vidi de kie la nekutima sono venis. Li estas en la malsanulejo nune," diris Jack Hopkins, "kaj li faris tian teruregan bruon kiam li marŝis ke oni devis envolvi lin en la vesto de observisto, por ke li ne veku la malsanulojn!"

"Tiu estas la plej eksterordinara afero, kiun mi estas ja aŭdinta," diris Sro Pickwick je akcentega bato sur la tablo.

"Ho, tio estas nenio," diris Jack Hopkins, "ĉu estas, Bob?"

"Ne certe," respondis Sro Bob Sawyer.

"Tre strangaj aferoj okazas je nia profesio, mi povas certigi vin, sinjoro," diris Hopkins.

"Tiel mi inkliniĝas imagi," respondis Sro Pickwick.

ETHELWALD KVIETIGAS LA MARON.