La jaro 1905 finiĝas, kaj mi uzas la okazon por sendi la bonvenan antikvan bondeziron pro ĜOJA KRISTNASKO & FELIĈA NOV-JARO.

Neniam nia lingvo ĝuis jaron tiel prosperan, kiel la nuna, kaj ekzistas ĉiu signo ke la progreso daŭros. Legantoj estas pli multenombraj, kaj ili nature atendas, ke la naciaj kaj internaciaj gazetoj laŭe pligrandiĝu.

La Enhav-nomaro de nia lasta dozeno da numeroj montras, ke niaj multaj kleraj verkintoj donis materialon por plej interesa serio, kaj ni esperas, ke Esperantistoj legos niajn du volumojn kun plezuro kaj profito je la estontaj jaroj.

Gazeto kies enhavo estas literatura pli ol kronika, havas ĉiaman intereson, kaj ni do rigardas la volumon, kiel notinda aldono al la Esperanta Biblioteko.

La redaktado kaj direktado de internacia organo estas laboriga entrepreno, postulante pli da tempo ol mia ĉiutaga okupado permesas por la kreskantaj bezonoj de tiu ĉi gazeto. Ni do devis fari novajn planojn por la estonteco.

De nun la British Esperantist, kun sia kroniko kaj naciaj artikoloj, kaj nia malnova The Esperantist aperos sub unu kaj la sama kovrilo.

La presliteroj kaj ĝenerala formato estos samformaj kun tiuj de la du volumoj de The Esperantist, la nombro da paĝoj estos pligrandigata de dekses ĝis dudek, la jara abonpago restanta la sama 3s. (4 frankoj) afrankite.

La Esperantistoj do ricevos pli dikan gazeton pro la sama malgranda abonpago.

Mi do fidas, ke la amikoj kies skribaĵoj riĉigas niajn presitajn numerojn, afable daŭrigos sian helpon, kaj, per internacie verkitaj artikoloj, varbos multopajn abonojn kaj reklamojn, kaj tiel ebligos ke la Esperanta Gazeto de Granda kaj Pli Granda Britujo okupu sian konvenan lokon en Esperantujo.

La numero de la nuna monato do estas la lasta eldonata sub mia sola direktado; de nun mi estos nur membro de la Redaktora Komitato de la unuigitaj gazetoj.