Je tiu ĉi okazo mi volas danki kore, korege la multajn amikojn, kiuj tiel neatendite sukcesigis miajn penadojn, kaj kiuj igis tiel plezurdona mian pro-Esperantan klopodadon.

Senŝancele mi konstatas, ke pli sindona, simpatia kaj helpema legantaro estus malfacilege trovebla.

The Esperantist, la unua Angla Esperanta Gazeto, donas indikilon de Brita progreso, kaj, monato post monato, sukcesis atingi tre altan lokon inter siaj samtempaj ĵurnaloj. Eble la ĝustatempeco de ĝia eldoniĝo, kaj allogeco de ĝia formo helpis multe je la trafo ĉe tiu ĉi kontentiga rezultato; sed estas ĉefe pro la entuziasmo de la ĉiam plimultiĝanta aro da Angle-parolantaj samideanoj.

Dudekses monatoj povas esti mallonga porcio el la homa, se ne gazeta, vivo; tamen, por mi, tiu ĉi epoko ja estas estinta okupata. Centoj da novaj amikoj el multaj nacioj estas trovintaj loĝejon en la koro, kaj miloj da plezuraj memoroj gravuriĝis ĉe la memoro.

Sur nia unua numero ni esprimis nian intencon ne presigi politikajn aŭ religiajn aferojn. Ni fidas, ke la sekvo de tiu ĉi propono kontentigis. Tamen, laŭ la pli ĝenerala alprenado de Esperanto, ni devas atendi la eldoniĝon de specialaj organoj pritraktantaj temojn plej necesegajn al la homa progresado.

Jam ni plezure vidas la aperon de tiaj gazetoj, kiaj Katolika Espero & Espero Pacifista.

Tamen estas multe dubinde ĉu ankoraŭ venis la tempo por la naskiĝo de Politika revuo en Esperanto.

Ĉi tie, en Anglujo, ni nune aŭdadas multe pri inter-kolonia politiko, kaj ŝajnas al ni, ke estas nur unu sola prava politiko por Esperantujo—inter-samideaneco.

Se ĉiuj Esperantistoj unuigos kaj aĉetos la komercaĵojn de Esperantistoj, ni baldaŭ havos fundamenton fortikan kaj larĝan, kapabla porti konstruaĵon, havu ĝi kiom ajn da alteco. Ne estas necese longe serĉi la okazojn. Sur la The Esperantist oni jam altiris la atenton al multaj komercaj fakoj. Ekzemple: Ni sendu niajn 2 aŭ 3 frankojn al Bulgarujo por la vera Roz-esenco; aŭ al Glasgow por la bonaj viskio kaj cigaredoj bezonataj por niaj Kristnaskaj regaloj; por Esperantaj ĉemizoj por varmigi nin; por kukaĵoj surhavantaj Esperantajn devizojn por doni al niaj amikoj.

Tiuj ĉi kaj senfina aro da aliaj necesaĵoj povos uziĝi por antaŭenirigi la Aferon.