Subestro.—Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas?

Ŝipestro.—Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle!

(Venas Maristoj.)

Subestro.—He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l’mastro! ... Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco!

(Venas Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo kaj Aliaj.)

Alonzo.—Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj!

Subestro.—Mi petas ke vi restu malsupre.

Antonio.—Kie estas la ŝipestro, subestro?

Subestro.—Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi.

Gonzalo.—Neniel; estu pacienca!