Subestro.—Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin.

Gonzalo.—Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas.

Subestro.—Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu, kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (Al la Maristoj) Vigle, kamaradoj! (Al la Aliaj) For de tie ĉi, mi petas! (Foriras).

Gonzalo.—Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malgentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu pri lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato! (Ĉiuj foriras).

(Daŭrigota).

ESPERANTO POR ĈIUTAGA VIVADO.

Ne malmultaj homoj jam pruvis per la reala sperto ke Esperanto ja posedas ĉiujn ecojn, kiujn praktika parolata lingvo bezonas, sed la loĝado de la Prezidanto de la Societo "Esperanto" en Havro (Francujo), kiu loĝado okazis antaŭ ne longe, donis pluan pruvon. Kun li ĉeestis sia edzino, kiu estis tre kontenta babilante kun la Havraj Esperantistinoj, la Sekretario de la sama societo, kaj amiko, al kiu Esperanto estis nova lingvo.

Post kelkaj tagoj, la Sekretario de la Esperanto Klubo ankaŭ alvenis kaj Fraŭlino Lawrence, la eks-sekretariino.

La kvar Kiĥlianoj pasigis dek-unu tagojn en unu loko, loĝante en hotelo kie kvar profesoroj ĉe la Havra Liceo ĉiutage manĝadis, kaj dum almenaŭ du kaj duono horoj ĉiutage la samaj personoj interparoladis Esperante. Necese, tre granda nombro da diversaj objektoj estis priparolata. Ne estis mallonga viziteto, ne estis kelkaj frazoj pri la vetero aŭ la sano, aŭ kelkaj demandoj pri pakaĵoj kaj biletoj, kaj la plej bona vojo al Ĉitie-aŭ-tie, sed vera interŝanĝo de opinioj pri ĉiaspecaj aferoj, pasanta inter personoj ĝis tiam apartigitaj de la manko de komuna ilo de parolado.

Plue, la loĝado prezentis okazojn por fari paroladojn, preparitajn kaj senpreparajn, Esperante, kaj la kara lingvo pasis tra la provo venkante. Nun Angloj havas Anglan ateston, ke Esperanto ne estas nur interesa ludilo por pasigi senokupajn horojn, sed sana, fortika lingvo, taŭga por ĉiuj praktikaj utilaĵoj, kaj ankoraŭ lernebla sen multa penado.