Nu, via arĝenta krajoningo ne estas perdita, ĉar mi scias ke ĝi kuŝas sur la fundo de la maro.
E.L.
VIVO DE MARISTO.
En nokt’ okazis uragan’,
La maron montigante;
Tabakon maĉis Barni Bunt,
Al Bolin Bill dirante—
"Nordokcidenta blovas, Bill,
Ĉu vi ĝin aŭdas brui nun?
Helpu ilin Di’, bedaŭras mi
Bordanojn malfeliĉajn nun!
Urbanaj malsaĝuloj, kun
Danĝer’ en ĉiu vento,
En lito mem tremadas nun,
Ke falu la tegmento!
Mizeraj ja envias nin,
Mi kredas, dezirante
La sorton kiun trafis ni,
Sur ocean’ estante!
Kaj kiuj pri aferoj en
La strato promenadas,
Por kisi familion, jen,
Nun hejmen rapidadas;
Dum sur ferdeko vi kaj mi
Kuŝiĝas kun plezuro,
Ekflugas ĉirkaŭ ili nun
Fumpotoj sen mezuro!
Maranoj ofte aŭdis ni,
Ke homoj perdas monon,
Kaj riskas eĉ la vivon, se
Veturas en Londonon;
Landanoj timas, scias ni,
Nobeloj aŭ vestistoj;—
Ĉielon danku, vi kaj mi,
Ke estas ni maristoj!"
Tradukis B. Elmy.
A SAILOR’S LIFE.
One night came on a hurricane,
The sea was mountains rollin’,
When Barney Buntline turned his quid
And said to Billy Bowlin’—
"A strong nor’wester’s blowin’, Bill,
Oh, don’t you hear it roar now?
Lord help ’em, how I pities all
Unhappy folks on shore now!