Sinjorino, kiu deziris ekscii kiam ŝia edzo revenos hejmen, sendis al li depeŝon demandante tion. Li respondis ke grava afero malhelpis lin, kaj ke li ne povos reveturi ĝis post kelkaj tagoj.

La Sinjorino tuj respondis sendante al li alian depeŝon en sekvanta lakonika stilo:—"Hejme. 12 Septembro, 1903; Al F.C.P. Depeŝo ricevita. Deŭtronomio xxiv., 5."—Mario.

Turninte al la nomita verso en Sankta Skribo, la adresito legis sekvantan longan leteron:—

"Se oni edziĝis oni ne devas eliri por militi, nek devas oni klopodiĝi pri ia afero; sed oni devas resti hejme libera dum unu jaro, kaj oni devas ĝojigadi la edzinon kiun oni edzinigis."

Dua ekzemplero estas respondo sendita al homo kiu estis pekinta kontraŭ la leĝoj kaj kiu forkuris. Li deziris ekscii ĉu estus prudente reveni. Tial li telegrafis je sekvanta stilo:—

"1 Oktobro, 1903; Al B.C.M. Ĉu ĉio estas O.K.?—D.T.M.

Kaj li ricevis sekvantan mallongan respondon:—

"Al D.T.M. 1 Oktobro, 1903. Proverboj xxvii., 12."—B.C.M.

Turninte al la nomita verso la sciama individuo ricevis vere sekvindan konsilon:—

"Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; sed naivuloj antaŭeniradas kaj estas punitaj."