Certege ni esperas ke la venonto estos sukcesplena kaj ke Sinjoro Fruictier trovos multe da abonantoj kaj kunlaborantoj inter niaj scienculaj adeptoj.

(Subscriptions are received by the Hon. Sec., Esperanto Club).

Manuscript contributions should be sent to So. Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris.

So. A. Saint-Martin, la tre sindonema helpanto kaj Redaktoro de la Kanada gazeto "La Lumo" skribis tre interesan leteron. Li diras "Brave! Brave! Brave! Mi gratulas vin sincere.... Hodiaŭ mi ricevas vian sciigon ke ne sole estos Angla eldono de jam fondita revuo, sed tute nova organo. Bravege! Mi memoras ke kelkaj amikoj Kanadaj iam diskutis kiam estos Angla Esperanta revuo. Iu diris post 50 jaroj, alia post 40 jaroj, mi kuraĝis diri, post dek jaroj oni en Anglujo mem eldonos Esperantan Gazeton. La tutaj ĉeestantoj ekridegis, kaj hodiaŭ, post unu jaro, vi anoncas al mi la bonan novaĵon! ... Diru al amikoj en Anglujo ke ili sendu poŝt-kartojn al la Virina Klubo Progreso, 137a rue Sainte Elizabeth, Montreal, Canada. Tiu Klubo estas la unua virina Esperantista, ĝi fondis Esperantan ekspozicion, kaj sendas kiel respondo al ricevitaj kartoj, grupan portreton de kelkaj membroj de la Klubo. Tiu ekspozicio farota en la montrfenestro de unu el la plej gravaj ĉiutagaj ĵurnaloj en Montrealo, certe multe helpos al nia afero. Mi premas korege vian manon.—Via A. Saint-Martin."

Ni kore ĝojas ke la profetaĵo de niaj Kanadaj Samideanoj ne estas bona. La patrinalando ne estas tiel malantaŭema kiel oni pensis.

Ankaŭ ni salutas kore la Virinan Klubon kaj esperas ke la ekspozicio estos tute sukcesplena.


Nia Sveda Kunlaboranto, Sinjoro Ahlberg skribis—"Mi ne povas eviti prezenti al vi miajn sincerajn komplimentojn pro la grandiozaj rezultatoj de via admirinda propagando tie en Anglujo! ... "Kiu estus povinta kredi tion antaŭ unu jaro" kriis al mi malnova Esperantisto, kiu, pro sia speciala scienco, la financo, zorge studiadis la anglajn kaj amerikanajn rilatojn ... Laŭ mia deziro, li nun estas publikigonta senpage nomarojn pri ekstersvedaj komercistoj, kiuj deziras, per Esperanto, ekzistigi komercajn rilatojn kun svedaj firmo, firinoj kaj letere sciigos tion ĉi al mi.—Al vi kaj al via klubo kunfratajn salutojn.

LA HUMORA FLANKO DE TELEGRAFO.

Se oni kolektus depeŝojn kiuj trakuras telegrafan ferfadenon, diras unu praktika telegrafejestro de vasta telegrafa sistemo, ili farus kuriozan kaj interesan volumon de korespondaĵoj. La kosto de la forsendo de depeŝo dependante de la nombro de vortoj kiujn ĝi enhavas kompreneble igas ĝian konstruaĵon kiel eble plej mallongan. Plej multaj depeŝoj enhavas malpli ol dek-du vortoj (kune kun adreso kaj subskribo), kaj estas mirinde kiom da materialo tiu ĉi malgranda nombro de vortoj ofte enhavas.