Donacojn plej karajn
Al li donu multajn.
Li reĝadu!
Leĝojn li defendu
Kaj por ni ebligu
Kore-voĉe kanti
Reĝon savu Di’.

(Tradukis E.L.).

NIAJ FREMDAJ KUNBATALANTOJ.

Nia Kara Estro, Doktoro Zamenhof, skribis al ni sekvantan—

"Skribi artikolon por la Angla-Esperanta gazeto mi bedaŭrade havas nenian eblon, ĉar mi estas tiel treege okupata, ke mi ne havas eĉ unu liberan minuton. Mi deziras al la gazeto la plej bonan sukceson kaj mi esperas, ke la gazeto baldaŭ trovos tre multe da bonaj kunlaborantoj."

Ni treege bedaŭras ke la bona Doktoro ne povos skribi iom por ni, sed korege ni lin dankas por lia afabla bondeziro al nia sukceso.


Ni ankaŭ ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni lin dankegas. Jen ĝi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj eĉ mia profunda konvinko estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto. La Angloj havas la juĝadon tro sanan por ne kompreni, ke nur en lingvo neŭtrala troviĝas la praktika solvo de lingvo internacia. Aliparte, antaŭ sistemo tiel simpla, kiel Esperanto, antaŭ lingvo kies duono da vortoj almenaŭ estas jam antaŭe konataj de ili, viaj samlandanoj nepovas malŝati rimedon de internacia komunikiĝado kiun malgraŭ ĉio ilia patra lingvo neniam povus doni. Pro tio mi tute konfidas ke ilia karaktero logika kaj praktika turnos ilin al ni kaj faros el ili bonegajn rekrutojn por Esperanto.—L. de. B.


Sinjoro Fruictier skribis al ni "En Novembro de 1903a j. aperos la unua No. de Internacia Medicina Revuo," sesonjara organo en Esperanto, kies redakcia komitato konsistas el Profesoroj en Pariza Medicina Fakultato. Ĝia jara abonkosto estas 6/6 ... Ni sendos provajn ekzemplerojn kun gramatiko de Esperanto al plej multaj scienculoj. Sed por tio ni bezonas Monon kaj Kunlaboradon.... Al ĉiuj, kiuj abonos antaŭ la apero de la unua No. ni sendos senpage unu ekzempleron de "Esperanta Sintakso laŭ verkoj de Doktoro Zamenhof." Plie, ilia abono daŭros dum tuta jaro 1904a, kia ajn estos nombro de N-oj aperontaj ĝis fino de tiu ĉi jaro ... Tial konfidante vian konatan Esperantistan fervoron, mi antaŭe plej kore vin dankas, kaj humile salutas."