Ĵaŭde kurson de Fraŭlino Shäfer kaj Sinjoro Goody ĉe "The Gouin School of Languages," 16, Finsbury Circus, E.C., 6.30 p.m.
Vendrede ĉe Sinjoro C. F. Hayes, 48, Swanage Road, Wandsworth, S.W., 7.30 p.m.
Tiu ĉi gravega sciigo ne estas kompleta sen korega dankesprimo al Sinjoro Thémoine, kiu aminde permesis ke ni uzus la ĉambregojn de la Gouin School, kaj ankaŭ al Sinjoro Hayes, kiu havas kurson ĉe sia domo.
Je la dua Lundo, ĉiumonate, adeptoj kunvenas ĉe Mowbray House, Norfolk Street, Strand, por la "Reading Circle."
NIAJ BONEGAJ AMIKOJ.
Du Esperantistaj amikoj foje disputadis pri la nuntempa vivado, ĝiaj utiloj kaj malutiloj. Ili promenadis sur belega vojo tra aleo de arboj, kaj je la malproksima vidaĵo estis monteto kovrita per florantaj herboj kaj brilanta sub sennuba ĉielo.
"Antaŭe tiu ĉi vidaĵo estis tiel bela kiel hodiaŭ" diris unu el ili. "Jes" respondis la alia "sed tiam ni marŝus tremante, ni timus rabistojn aŭ militistojn de ia granda barono. Vojo estus malbona kaj certe ni ne havus pluvombrelojn se pluvus."
"Ĉu la nuna tempo kaj ĝia senĉesa aktiveco, ĝiaj bezonoj, ĝia preskaŭ lukso por malriĉuloj estas egale bona por krei fortan kaj nobelan karakteron? Ĉu vi ne kredas ke simpleco estas la plej bona por ĉiuj?" "Ne" respondis la alia, "ni havas edukecon kaj ĵurnalojn." "Ĵurnalojn" kun akcento de grandega malestimo. "Ĵurnaloj estas similaj je ventoflagoj aŭ vaporfajfoj; nur utilaj por montri kien blovas la vento, aŭ por fari bruon. Vidu do kion ĵurnaloj diras pri Esperanto!"
Unue ili legis en la "Daily News": "But we are inclined to think that Esperanto, having no literature and no vital connection with daily living to enrich and refine and subtilize it, would be a poor language, in which it would be well nigh impossible to communicate any ideas but the simplest and most commonplace."
Tiam ili malfermis la "Daily Chronicle" kaj legis: "A gathering of forty or fifty members gave a hearty welcome to the visitors, and the facility of comprehension and of speech on both sides was a revelation."