Alia ĵurnalo kiun ili legis estis la "Daily Telegraph" kie oni trovis la sekvantan mallongan kritikaĵon "Its meagre scant array of words Could puzzle no beginner; Untutored cannibals by herds, Would learn them after dinner."
La "Glasgow Times" diris "I fear that even the enthusiastic W. T. Stead will not gain many disciples for Esperanto."
En la "World’s Work" ili legis "There seems little doubt that Esperanto is at present holding the field against many rivals."
La "General Practitioner" presis "It is good for the general cause of an International language that Esperanto should be propagated as much as possible."
La du amikoj legis kvardek ĵurnalojn kaj trovadis similajn diversajn kritikojn pri la kara lingvo.
E. A. Lawrence.
[Vere la nuna sukceso de la Esperantista movado ŝuldas al ĵurnaloj grandan ŝuldon. Sen la helpo kiun ĝi ricevis; precipe de la Revuo de Revuoj, T.P.’s Weekly kaj similaj eldonoj, Esperanto en Anglujo ne estus tiel disvastiĝata kiel ĝi hodiaŭ estas. Unua ekzemplero de la Esperanta Gazeto ne estus kompleta sen korega dankesprimo, kaj la espero ke ĉiamkreskanta nombro de ĵurnaloj estados niaj "Bonegaj Amikoj" en tiu ĉi bonfarada movado.—Editor’s Note].
KELKAJ FABLOJ EL ESOPO.
La Alaŭdo kaj Alaŭdidoj.—En kampo da matura greno troviĝis kovitaro de alaŭdidoj, kaj la patrino ĉiutage atendis la venon de la rikoltistoj. Ĉiufoje kiam ŝi foriris, ŝi ĉiam diris al siaj geidoj ke ili rakontu al ŝi ĉion, kio okazos dum ŝi forestis. En tago, alvenis la mastro. "Estas nun la tempo voki ĉiujn miajn najbarojn," li diris, "kaj rikolti mian grenon."
Kiam la maljuna alaŭdo aŭdis pri tio, ŝi diris al siaj idoj: "Se li fidas je siaj najbaroj, li ne baldaŭ rikoltos sian grenon."